Preĝejo Sankta Sebastiano (Kapuvár)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Sebastiano
Paroĥa preĝejo Sankta Sebastiano en Kapuvár
Paroĥa preĝejo Sankta Sebastiano en Kapuvár
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kapuvár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
dekanujo Kapuvár
paroĥo loke
Dato de konsekro 1907
Konsekrinto György Széchényi
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novgotiko
Konstruado 19061907
Specifo
Enhaveco 1600 personoj
Alto 47 m (turo)
Konstrumaterialo ekstere ruĝaj brikoj
Ligiloj
vdr

La paroĥa preĝejo martiro Sankta Sebastiano estas romkatolika historia monumento ekde 2006 en urbo Kapuvár (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua preĝejo en vilaĝo Garta (nun parto de Kapuvár) estis konstruita el ligno omaĝe al la martiroj de Sankta Fabiano kaj Sankta Sebastiano ĉirkaŭ 1710. Pli modestaj homoj estis entombigitaj ĉirkaŭ la preĝejo. Pro ĝia eta grandeco, la katolikoj preferis viziti kirkojn de Kapuvár aŭ Babót. Poste, la unua ŝtona preĝejo estis konstruita en 1742. Ekzistis ankaŭ sonorilostablo, sed ĝi estis malkonstruita en 1761, ĉar samtempe turo estis konstruita antaŭ la enirejo kaj ligita al la preĝejo. Post longaj jaroj la loĝantaro pligrandiĝis dum stato de la kirko malboniĝis. Pli nova kirko estis konstruita inter 1906 kaj 1907, samtempe la orgeno estis kreita. Ankaŭ paroĥo estis establita en doncita domo. Dum la sekvaj jaroj la preĝejo estis riĉe ornamita per skulptaĵoj kaj pentraĵoj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola laŭ stratangulo. Antaŭ la fasado monumento pri Sankta Maria kaj ŝtona kruco estas videblaj. La fasado estas simetria, meze la turo reliefas. La ĉefbordo funkcias tra la turo. Super la ĉefbordo en timpano estas videbla artaĵo pri Kristo fare de Zoltán Závory ekde 1925. La navo havas krucnavon. La absido estas plurlatera, iomete pli malalta kaj mallarĝa, ol la navo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.