Preĝejo Sankta Triunuo (Kunhegyes)
Preĝejo Sankta Triunuo | |
---|---|
Preĝejo Sankta Triunuo en Kunhegyes
| |
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Kunhegyes |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Jász-Nagykun-Szolnok |
diocezo | Eger |
dekanujo | Karcag-Tiszafüred |
paroĥo | loke, sed la zorganto en Kenderes |
Dato de konsekro | 1832 |
Konsekrinto | János László Pyrker |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Ferenc Homályossy (laŭ alia kirko de József Hild) |
Konstrustilo | novklasikismo |
Konstruado | –1832 |
Specifo | |
Enhaveco | 800 homoj |
Longo | 33 m |
Larĝo | 11 m |
Alto | 27 m (turo) |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
La preĝejo Sankta Triunuo estas sakrala monumento historia en urbo Kunhegyes (Hungario). Ĝi estas la unusola romkatolika preĝejo de la urbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri kirko en tiu komunumo okazis en 1311. Ĉirkaŭ 1570 la loĝantaro prenis la kalvinismon, poste la katolikoj vivis ĉi tie nur sporade. Depost 1779 ili konstruis kapelon, paroĥejon en 1820, ankaŭ la paroĥo estis refondita. La nun videbla preĝejo estis konstruita en 1832. En 1903 nova paroĥejo kaj katolika lernejo konstruiĝis. La orgeno estis kreita en 1913.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola en korto, kie ankaŭ ŝtona kruco estas videbla. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene altiĝas. En la turo 3 sonoriloj loĝas. La enirejo troviĝas meze, super la enirejo estas duonronda fenestro. La navo finiĝas en rektangula absido, sed apude etendiĝas la sakristio. La absido estas nur iomete mallarĝa, ol la navo. La ĉefaltara bildo prezentas la Sanktan Triunuon. La mebloj estis faritaj en dua duono de la 19-a jarcento. La vitraloj prezentas la hungarajn sanktulojn.