Preĝejo Sankta Triunuo (Rákospalota)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kirko Sankta Triunuo
Kirko Sankta Triunuo en Rákospalota
Kirko Sankta Triunuo en Rákospalota
filial church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, distrikto Rákospalota
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Esztergom-Budapeŝto
Statuso paroĥo ĝis 1900
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Kirko Sankta Triunuo estas historia monumento en Hungario, en la ĉefurbo Budapeŝto, en distrikto Rákospalota.

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko jam estis mezepoka preĝejo, poste gotika preĝejo en la 14-a jarcento. Dum dominado de turkoj Palota senhomiĝis, la preĝejo ruiniĝis. Ĝi estis plene rekonstruita en 1735, tamen restis iom da malnovaj gotikaj partoj kaj tiam estis konstruita la sakristio. La turo estis konstruita nur en 1807. La orgeno estis farita en 1864. Palota ricevis rajton pri memstara paroĥo en 1884, tial tiu ĉi kirko estis la paroĥa kirko ĝis ekfunkcio de Kirko Dipatrino de Hungaroj (Rákospalota). Difektoj okazis dum sieĝo de Budapeŝto (1945) kaj Hungara revolucio de 1956, la postaj riparoj faris la konstruaĵon jam novbaroka. En 2005 la konstruaĵo plene renoviĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola inter deketaĝaj loĝdomoj, kiuj estis konstruitaj dum la socialismo. Antaŭ la preĝejo kruco estas videbla. La fasado estas simetria, meze funkcias la enirejo, la plej supre la turo altiĝas. La navo estas kvarangula, la sanktejo estas sesangula. Interne la altaro estis kreita el ŝtono en 1830, la pentraĵo prezentas Sanktan Triunuon. La orgeno kaj aliaj internaĵoj en 2005 renoviĝis.

Oni aranĝas mesojn ankaŭ al greko-katolikoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.