Preĝejo Sankta Venceslao (Rothenstein)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la preĝejo de Rothenstein en junio 1988

Preĝejo Sankta Venceslao (germane: Dorfkirche Rothenstein) estas luterana kirko en Rothenstein (Turingio), Germanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo estis dekomence sub la patroneco de Sankta Venceslao, la duko de Bohemio, kiu la 28-an de septembro 929 fariĝis martiro. Lia kultado estis antaŭenigita fare de imperiestro Oto la 2-a aparte en la orienta parto de la imperio. Tamen la fakto ke kristana kapelo devis ekzisti en Rothenstein eĉ antaŭ ĉi tiu tempo - eble sur la monteto nomita nordokcidente de la supra vilaĝo - povas esti konkludita el tio ke en la tempo de Karlo la Granda (ĉirkaŭ 800) la abatejo Hersfeld kaj poste la abatejo de Fulda posedis havaĵojn je Rothenstein. La unua dokumenta mencio de la loko sub tiu ĉi nomo estis en 796. La burgografoj de Kirchberg proksime de Jena havis la feŭdon de Rothenstein dum mezepoko. En 1343 ili cedis tion kondiĉe kaj interŝanĝe al la Miĥaelo-klostro de Jena.

La konstruhistorio povas esti postflarita de du surŝtonaj enskriboj de 1437 (super la murita suda enirejo) kaj de 1506 (sur la norda kolono de la ĥorejo): en 1437 defendturo fariĝis tute el ŝtono kaj ekzistis mallonga navo. Meze de la jarcento la laboro denove haltis. Tio ŝuldiĝis al la t.n. saksa interfrata milito pri sukcedo de la Wettin-oj kiu furiozis de 1446 ĝis 1451. Pligrandigo en 1506 de la malfrugotika orienta altarejo kun suda altareja flankturo, kiu devis anstataŭigi la malnovan okcidentan turon, kiu nun estis disfaligita krom la ok-kapa, senripa krucvolbo. La Reformacio en 1529 malhelpis la planon kompletigi la tuton. Post la granda fajro de 1553, al kiu viktimiĝis duono de la vilaĝo, inkluzive de la paroĥestrejo kaj preĝejo, la malnova ligna okcidenta turo estis rekonstruita. Altarejo kaj navo, kiuj ankoraŭ ne estis volbitaj, ricevis platan plafonon. La poste konstruitaj galerioj atingeblas tra duonlignaj etendaĵoj de la norda muro de la preĝejo. Pliaj restaŭradoj estis aranĝitaj en 1672 kaj en 1815. La plej radikala en 1863 forigis la pentran diversecon ene kaj ekster la preĝejo. La fenestroj de la navo kaj ĉiuj eksteraj pordoj en alta aŭ novgotika stilo, la belfrido, la galeria konstruaĵo kun la ŝtuparoj, la benkoj datumas de ĉi tiu tempo.

La renovigo de la interno de la kirko en 1931/34 etendis kaj altigis la sanktejon, ornamis ĝin per skulptaĵoj kaj preparis la turhalon kiel memorĉambro kaj tombeja kapelo. La interno de la konstruaĵo ricevis sian nunan aspekton en 1983 per la iniciato de la paroĥo, kiu donis al la turhalo, la navo kaj la ĥorejo novan koloran robon. Ĝi fareblis nur danke al multaj libervolaj horoj da laboro. En la sekvaj du jaroj la Poppe-orgeno (de 1863: partoj de ĝi jam estis prenitaj de pli frua, surloka Vockerodt-instrumento) estis restaŭrita de la firmao Speerschneider el Vajmaro kaj inaŭgurita per orgenkoncerto en 1985. En 2021 la belfrido kaj subkonstruaĵo estis renovigitaj kaj la provizoraj malmola feraj sonoriloj de 1919/20 estis anstataŭigitaj per bronzaj sonoriloj denove. La ceremonia inauĝuro de la kvar novaj bronzaj sonoriloj okazis la 12-an de marto 2022.

Meblaro[redakti | redakti fonton]

Turohaleto[redakti | redakti fonton]

  • kestego ferumita de ĉ. 1480; supre memortabulo por falintaj soldatoj de la Unua mondmilito
  • tomboslabo de la bebo Margaretha Rebekka de la nurenberga komercisto August Friedrich Leekenius
  • tomboslabo de Johann Friedrich Vulpius, kiu dum 39 jaroj paroĥestris je Rothenstein,e stante la praavo de Christiane von Goethe[1]
  • altaro de 1934 kiu ŝanĝis la haleton en edifan ĉambron

Altarejo[redakti | redakti fonton]

  • sankta familio, skulptaĵo de 1932 laŭ plano de s-ro Blechmidt el Eisenach
  • marmora altaro, financita de pastoro Hagen 1863; krucifikso; altarfenestro kun benanta Kristo (de Franke, Naumburg 1914; ĝi estis la ununura vitralo kiu postvivis la eksplodigon de la ponto en 1945)
  • novaj vitraloj el la 1950-aj jaroj de Fritz Körner kun simboloj de la kvar evangeliistoj
  • baptujo kun jardato de la restaŭrado de 1570, verŝajne el la 12-a/13-a jarcento
  • ligna figuro de la ripozumanta Kristo de 1450 (stariĝis dum granda vendredo)

Galerioj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sigrid Damm: "Christiane und Goethe." Berlino 2015, p. 16-17