Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Abasár)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Abasár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Heves
diocezo Eger
dekanujo Gyöngyös-Adács
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo estas romkatolika monumento historia en vilaĝo Abasár (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La kirko supozeble konstruiĝis dum regado de Stefano la 1-a (Hungario), sed estas aliaj opinioj: ĝi konstruiĝis en la 13-a jarcento. En 1731 la kirko estis plene barokigita. En la sekvantaj tempoj ĝi ofte estis trakonstruita, eĉ en 1783 la navo iĝis pli longa, nova turo estis konstruita, interne galerio konstruiĝis. La orgeno estis kreita en 1933. La freskoj estis pentritaj en 1940 fare de Lajos Márton (pentristo).

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola en korto, sed en la korto estas videbla skulptaĵo pri Johano Nepomuko el la 19-a jarcento. La fasado estas simetria, krom la enirejo estas du niĉoj kun skulptaĵoj, granda fenestro, supre la turo altiĝas. La turopinto estas bulboforma. La absido estas duonronda. Sakristio kaj kapelo aliĝas al la navo. Interne la altaroj estis faritaj en la 18-a jarcento. Sur la plafono la fresko prezentas reĝon Samuel Aba. La vitraloj estis faritaj en 1995 fare de András Szilágyi (vitroartisto).

Kermeso okazas en la 29-an de junio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.