Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Püspökladány)
Paroĥa preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo | |
---|---|
Aerfoto pri Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Püspökladány
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Püspökladány |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Hajdú-Bihar |
diocezo | Debrecen-Nyíregyháza |
dekanujo | Berettyóújfalu |
Dato de konsekro | 1923 |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | István Medgyaszay |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Preĝejo de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Püspökladány.
Historio[redakti | redakti fonton]
En La loknomo püspök (=episkopo) signifis tion, ke la teritorio apartenis al episkopo de Várad. En la mezepoko la komunumo havis kapelojn aŭ kirkojn. Fonto mencias gotikan preĝejon en 1423. La kalvinanoj en 1556 akiris la preĝejon, episkopo de Eger ne povis reakiri ĝin en 1721 kaj 1768. Tiu ĉi kirko ruiniĝis, poste malkonstruiĝis en 1801. La katolikoj povis konstrui kapelon en 1779. Nur la sanktejo estis konstruita el ŝtonoj, la navo el lignoj, kanoj kaj argiloj. En la sama loko pli nova preĝejo konstruiĝis en 1805, sed en 1921 pro kadukiĝo ankaŭ tio estis malkonstruita. La nun videbla kirko estis konstruita post 2 jaroj. La orgeno estis farita en 1927. Tamen post la konstruo la kirko havis malbonan staton, tial oni trakonstruis ĝin por esti pli stabila. Tiutempe la mesoj okazis en la lernejo. En 1944 pafoj trovis ĉefe la turon, poste la rekonstruo faris pli malaltan turon. En la 1980-aj jaroj interne la muroj estis pentritaj.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas sola en mezo de granda korto, antaŭe kruco troviĝas. La fasado estas simetria, meze 3 arkoj reliefas, pli supre denove grandaj arkaj fenestroj estas videblaj. La kvadrata turo apud la navo altiĝas, ankaŭ la turo havas enirejon. La turopinto estas piramida. Iom post la turo teretaĝa sakristio kuŝas.