Preĝejo de Endormiĝa forpaso de Maria (Tjumeno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de Endormiĝa forpaso de Maria
ruse Успенская церковь
ortodoksa preĝejo
Loko
Ŝtato Rusio Rusio
Municipo Tjumeno

Geografia situo

57° 9′ 32″ N, 65° 32′ 8″ O (mapo)57.15888888888965.535555555556Koordinatoj: 57° 9′ 32″ N, 65° 32′ 8″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito la Rusa Ortodoksa Eklezio
diocezo la Tobolska eparĥio
paroĥo preĝejo de Endormiĝa forpaso de Maria
Dato de konsekro la 18-an de novembro 1769
Konsekrinto Sofronij, arkimandrito de la monaĥejo de Sankta Triunuo
Uzado detruita en 1932
Arkitektura priskribo
Konstrustilo siberia baroko
Tipo de konstruaĵo preĝejo
Konstruado 1765—1769
Specifo
Konstrumaterialo brikoj

Map

Ligiloj
Adreso strato Ĥoĥrjakov (eksa Uspenskaja)
vdr

La Preĝejo de Endormiĝa forpaso de Maria (ruse Успенская церковь) estis la preĝejo de la Rusa Ortodoksa Eklezio en Tjumeno (Rusio). Ĝi estis konstruita en 1765—1769 kaj konsekrita en ///. Ĝi estis eksplodigita en 1932.

Situo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situis ĉe la samnoma strato Uspenskaja (nun — Ĥoĥrjakov), inter la nunaj stratoj Ĉeluskincev kaj Kirov. Plej proksima bushaltejo estas Ulica Sovetskaja.

Historio[redakti | redakti fonton]

Konstruado kaj funkciado[redakti | redakti fonton]

En 1600 oriente de la Tjumena fortikaĵo (ruse острог) jam ekzistis sufiĉe granda antaŭurbo (ruse посад), kiu tamen havis eĉ ne unu preĝejon. En januaro 1601 lokanoj petis caron Boris Godunov permesi konstruadon en la antaŭurbo de preĝejo omaĝe al sanktuloj Boris kaj Gleb kun alkonstruaĵoj omaĝe al sanktuloj Florus kaj Laurus kaj al profeto Elija. Ili skribis ke ili faris tian promeson kaj jam komencis alporti lignon, sed vojevodo postulas ke ili konstruu la preĝejon en la fortikaĵo dum ili dezirus fari tion en la antaŭurbo. Sian peton ili argumentis per tio ke diservojn en la fortikaĵo ĉeestas vojevodoj, kio konfuzas edzinojn kaj idojn de la antaŭurbanoj — ordinaraj ŝtatservistoj kaj kamparanoj. La peto estis kontentigita[1]. Tiel aperis la Elija-preĝejo kun alkonstruaĵo de Boris kaj Gleb. En 1624 en ĝi troviĝis ikonoj de profeto Elija, sanktuloj Florus kaj Laurus, la Dipatrino Maria el Vladimiro, Deisiso, el kiuj du unuaj estis faritaj surloke kaj la aliaj donacitaj de caro[2].

Preciza dato de la fondo estas nekonata. Historiisto Pjotr Bucinskij opiniis ke en 1620 ĉe la preĝejo de Elija estis establita virina monaĥa komunumo subestre de "nigra pastro" (do monaĥo) Nikon. Historiisto Leonid Ŝoroĥov supozas ke tio okazis en 1620-1624, tamen konkretigas ke ĝia fondo okazis post la alveno de ĉefepiskopo Kipriano. Historiisto Nina Minenko argumentas ke Kipriano venis al Tjumeno en 1621 kaj en januaro 1622 la monaĥejo jam ekzistis, do evidente ĝi estis fondita en 1621[3].

En 1623 la virina monaĥa komunumo de Elija estis gvidata de monaĥejestrino Kaptelina, akuzita en januaro 1622 pri rompo de la monaĥina voto. Parto de la monaĥinoj ricevadis monaĥan salajron (ruse руга).

Ĝi kelkfoje ŝanĝis sian nomon: Elija (ruse Ильинская), Alekseja (ruse Алексеевская), Endormiĝa forpaso de Maria (ruse Успенская)[4].

En 1668 la Aleksej-monaĥejo unuafoje ricevis proprajn terojn — laŭ ĝia peto al ĝi estis donacitaj falĉejoj por 500 fojnostakoj ĉe rivero Ŝeŝukova kaj apud lago Andrejevskoje, 10 desjatinoj (11 hektaroj de plugitaj teroj, 2 desjatinoj (2,2 hektaroj sur monteto malantaŭ azilejo — por plantado de kanabo kaj legomoj, kaj fiŝkaptejo ĉe rivero Jazjovka. La monaĥejo ne havis dependulojn[5].

Dum incendioj en 1687, 1695 kaj 1705 la ejo estis detruata, sed poste ĉiam restarigata. En 1695 granda incendio detruis preskaŭ la tutan antaŭurbon (ruse посад) kaj inter la pereintaj konstruaĵoj estas menciata virina monaĥejo kun du preĝejoj: la Elija-preĝejo kun alkonstruaĵo omaĝe al la ikono de Dipatrino de Vladimir kaj la preĝejo de Paraskeva la Vendredaen. La lasta preĝejo ekzistis jam en 1674 kaj enhavis ikonon de Paraskeva la Vendreda, estimatan en Tjumeno. En la tago de tiu sanktulino, festata la 28-an de oktobrojul. kaj en la naŭa vendredo post Pasko apud la preĝejo monaĥinoj vendis legomojn kaj aliajn siajn produktojn[6] kaj oni portis ikonojn al la fonto dum la samnoma loka festo Fonto (ruse Ключ) okazinta tiutage[7]. La ikono de Endormiĝa forpaso de Maria, laŭ raportoj, kaŭzis plurajn miraklajn resaniĝojn kaj en 1848 ĉesigis epidemion de ĥolero[8].

En 1739 al la monaĥejo estis ekzilita Elena Aleksejevna Dolgorukaja, pli juna fratino de Ekaterina, eks-finaĉino de Petro la 2-a. En decembro 1740 ŝi estis perforte monaĥiniigita, sed fine de 1741 laŭ ordono de Elizabeto oni permesis al ŝi reveni el la ekzilo[7].

En 1764 kadre de la sekulariga reformo de Ekaterina la 2-a la monaĥejo estis likvidita. Ĝia falĉejo Andrejevskoje (ruse Андреевский сенокосный луг) kaj apuda fiŝkaptejo ĉe rivero Jazjovka en 1779 estis transdonitaj al la vira Triunua monaĥejo[6].

En julio 1766 okazis plia granda incendio, post kiu oni decidis konstrui la preĝejon de Elija en alia loko, des pli ke loĝantoj de novaj kvartaloj en orienta urborando petis episkopon de Tjumeno kaj Siberio Varlaamon la 1-an (Petrov) konstrui novan lignan preĝejon en ilia areo surloke de azilejo, ĉar en tiu nova areo mankas preĝejoj[9]. Laŭ ordono de la episkopo eldonita la 27-an de aprilo 1769, oni komencis konstruadon de la preĝejo duonverston for de la antaŭa loko, malsupre laŭ la fluo de Turo. En majo 1773 ĝi estis ĝenerale finita kaj ricevis ĉion kio restis de la forbrulinta Elija-preĝejo, inkluzive sonorilojn. La 20-an de junio 1773 Varlaam permesis konsekri ĝin kaj la 21-an de junio tio okazis[9][10]. Surloke de la monaĥejo oni konstruis alian preĝejon — de Endormiĝa forpaso de Maria[7], kiun aprobis ankoraŭ la 31-an de majo 1765 (do antaŭ la incendio) metropolito de Tobolsko kaj Siberio Pavel la 2-a (Konjuskeviĉ). La konstruadon gvidis igumenino Iulitta, iniciatinta ĝin, kaj financis diversaj bonfarantoj[11]. La preĝejo estis finita en 1769. Ĝi havis tri altarojn: de Endormiĝa forpaso de Maria (la ĉefa), de Sankta Johano la Evangeliisto (la suda) kaj de Sankta Aleksij, metropolito de Kievo (la norda)[12]. La 18-an de novembro 1769 estis konsekrita la lasta alkonstruaĵo, tiu de Aleksij — ĝin konsekris Sofronij, arkimandrito de la monaĥejo de Sankta Triunuo[13]. Laŭ legendo, la preĝejo estis konstruita surloke de la ligna preĝejo de Paraskeva la Vendreda, en kiu troviĝis estimata ikono de tiu ĉi sanktulino. Ĝis 1930 en la alkonstruaĵo de Sankta Johano la Evangeliisto troviĝis du estimataj ikonoj: de Paraskeva la Vendreda (en la ikonostazo) kaj de Endormiĝa forpaso de Maria (malantaŭ la dekstra ĥorejo)[14].

En 1781 la preĝeja paroĥo enhavis 49 urbajn kortojоn[15].

En 1820 estis finkonstruita sonorilturo. En 1826 sur ĝi troviĝis 5 sonoriloj pezaj je 23 pudoj kaj 1 funto (377,15 kg), 2 pudoj kaj 8 funtoj (52,3 kg), 2 pudoj (32,76 kg), 1 pudo (16,38 kg) kaj 35 funtoj (14,3 kg). Poste aldoniĝis pliaj sonoriloj. En 1837 paroĥano Golenskij oferis sonorilon pezan je 60 pudoj (982,8 kg). En 1862 negocisto Semjon Trusov donacis du sonorilojn pezajn je 251 pudoj kaj 12 funtoj (4 116,29 kg) kaj 123 pudoj kaj 25 funtoj (2 024,98 kg)[14].

La preĝejo estis malriĉa kaj en 1830 troviĝis en plorinda stato — la ikonostazo kadukiĝis, la tegmento kaj planko putris[14]. La preĝejo estis tiom malriĉa, ke dum kelkaj jaroj ĝi ne havis eĉ propran pastron kaj restis fermita. Oni planis malfondi la paroĥon kaj transdoni la konstruaĵon al la komunumo de la Unueca Kredo, kiu ankoraŭ ne havis propran preĝejon (la preĝejo de Sankta Triunuo estis konstruita nur en 1844-1860)[16].

Sed la preĝejon savis negocisto de la 1-a rango Semjon Trusov. En 1841 li pagis riparadon kaj renovigadon de du altartabloj kaj oferejoj, en 1844 rekonstruadon de la tegmento, en 1855 restaŭradon de ĉiuj ikonostazoj, konstruadon de novaj planko kaj fundamento por ikonostazo en la dekstra alkonstruaĵo, riparadon de la tegmento kaj la sonorilturo. En 1862 danke al liaj oferoj estis anstataŭigitaj tri kadukaj ikonostazoj, en 1866 ĉe la norda flanko kaduka ligna barilo estis anstataŭigita per tiu brika. En 1867 sub la sonorilturo estis kreitaj tenejo kaj gardistejo. En 1868 estis konstruita brika barilo ĉirkaŭ la preĝejo[16].

En 1876 paroĥanoj konstruis por klerikaro lignajn domojn[17].

En 1888 en la paroĥo malfermiĝis du paroĥaj lernejoj — por knaboj kaj knabinoj[18].

En 1892 okazis grava riparado de la preĝejo, dum kiu la muroj estis stukitaj interne kaj ekstere, tegmento kaj planko parte renovigitaj, ikonostazoj riparitaj[18].

En 1916 loka gazeto skribis ke la preĝejo estas inter la plej bonaj en la urbo kaj eble en la tuta eparĥio, komparebla nur al la Oranta katedralo. Nur tiuj du preĝejoj havis elektran lumigadon interne kaj ekstere, aranĝitan antaŭ 5-6 jaroj danke al paroĥestro G. Brovcin. Sed nova episkopo Varnava (Nakropin) malŝatis la elektron en la preĝejoj, do kiam en 1916 Brovcin petis lian permeson speulti nepon apud la preĝejo, li postulis unue forigi la elektrajn kablojn kio estis plenumita samtage kaj raportita de loka gazeto kiel ekzemplo de obskurismo[19].

Fermo kaj detruo[redakti | redakti fonton]

Memorŝtono surloke de la preĝejo de la Endormiĝa forpaso de Maria. Tjumeno, 2019.

En aprilo 1922 kadre de la tutlanda kampanjo, sub preteksto de helpo al malsatantoj, el la preĝejo estis konfiskitaj oraĵoj kaj arĝentaĵoj[20].

En aprilo 1923 la urba konsilio subskribis kun preĝeja konsilio kontrakton pri luigado de la preĝejo al la komunumo[20].

En decembro 1929 oni planis transformi la preĝejon je amasloĝejo aŭ klubo (ruĝa angulo), sed la 5-an de majo 1930 prezidio de la Tjumena Distrikta Plenumkomitato reference al neplenumo de kontraktaj sindevigoj fare de la komunumo, nuligis la kontrakton[20][17]. La 3-an de marto 1930 la preĝejo estis fermita kaj transdonita por kulturaj bezonoj. En januaro 1930 komunumo de la Viva Eklezio petis transdoni al ili tiun ĉi aŭ Elija-preĝejon, sed la afero restis nesolvita[21]. En aprilo 1930 oni planis aranĝi tie Domon de Milico[22].

La 9-an de junio 1932 je la 3-a nokte la preĝejo estis eksplodigita de soldatoj de la 55-a diviziono de OGPU gvidataj de estro de la sekcio 257-8 de la eksplodejo (ruse взрывпром) Kartarov. Oni boris en la fundamento kaj muroj 200 truojn kaj metis en ilin eksplodaĵojn. Dum preparaj laboroj ĝin gardis milicanoj kaj dum la eksplodo mem ĉeestis 10 soldatoj[23]. Laŭ rememoroj de lokanoj, "kiam oni eksplodigis la preĝejon, ĝi unue alte leviĝis super la tero kaj poste falis kaj disfalis"[22].

Direktoro de la Tjumena muzeo Pavel Rossomaĥin plendis ĉe la juĝejo de Tjumeno, akuzinte la urban konsilion je detruado de arkitekturaj monumentoj — la preĝejo de Endormiĝa forpaso de Maria kaj de la Anunciacia katedralo. La 17-an de januaro 1934 la juĝejo kondamnis vic-prezidanton de la Tjumena Urba Konsilio A. A. Savin al unu jaro de devigaj laboroj kun pago al la urbo de 25% de la salajro[24]. Tamen post unu jaro Savin sin turnis al la prezidanto de VCIK Miĥail Kalinin kun plendo, argumentante ke la detruo de la preĝejoj estis priparolata ekde 1932 laŭ ordono de altranguloj kaj li mem dum ilia eksplodigo estis en afervojaĝo en Moskvo, do ne partoprenis la aferon persone. La 2-an de marto 1935 VCIK ordonis liberigi lin de pluaj devigaj laboroj kaj nuligi lian verdikton[25].

Loka historiisto Aleksandr Petruŝin asertas ke la brikoj kaj tomboŝtonoj el la eksplodigita preĝejo estis uzataj dum konstruado de digo en Transriverejo en Tjumeno[26]. En alia artikolo li diras ke el brikoj de la Anunciacia katedralo kaj la preĝejo de Endormiĝa forpaso de Maria, eksplodigitaj en 1932, en strato Pervomajskaja estis konstruita trietaĝa domo Zarja, kie interalie funkciis samnomaj hotelo kaj manĝejo[27].

Sur ĝia loko aperis du lignaj duetaĝaj domoj[4], kies loĝantoj foje trovadis dum foslaboroj homajn restaĵojn de la monaĥeja kaj preĝeja tombejoj[28]. Inter sepultitoj estis grava tjumena negocisto kaj mecenato Ivan Petroviĉ Vojnov, konstruiginta apude la unuan en Okcidenta Siberio akuŝejon[29].

Komence de la 2010-aj jaroj ankaŭ la barakoj estis detruitaj kaj en 2014 la areon okupis parkumejo. Kredantoj petis restarigi tie preĝejon, la aŭtoritatoj rifuzis. Pastro Nikolaj Cirke proponis almenaŭ kovri per vitro la preĝejan fundamenton, kiu ekvidebliĝis post la detruo de la barakoj kaj tiel protekti ĝin, sed ankaŭ tiu varianto estis rifuzita[30].

Paroĥo[redakti | redakti fonton]

La paroĥo en 1800 havis 178 kortojn kaj 988 paroĥanojn[14], en 1895 — 462 paroĥanojn, en 1897 — 466, en 1901 — 474, en 1913 — 556 paroĥanojn kaj 110 kortojn[17].

Al la paroĥo apartenis ankaŭ du lignaj kapeloj[4][18]:

  • de naskiĝo de Johano la Baptisto (vilaĝo Posoĥova; 1886);
  • de Sankta Triunuo (vilaĝo Oĵogina; 1912).

De 1885 ĝis 1888 al la paroĥo apartenis ankaŭ la hejma preĝejo de Simeono kreita en la Vladimira orfejo, sed la 1-an de aprilo 1888 ĝi iĝis memstara kaj ekhavis propran pastron[31].

Pastraro[redakti | redakti fonton]

En la preĝejo servis pluraj sacerdotoj kaj diakonoj[32].

Pastroj (1800-1932)[redakti | redakti fonton]

Diakonoj (1800-1916)[redakti | redakti fonton]

Restarigo kaj memoro[redakti | redakti fonton]

En 2004 loka historiisto Valerij Ĉupin petis ĉeepiskopon de Tobolsko Dimitrion restarigi la preĝejon sur ĝia historia loko, sed sekvis nenio[28][33].

En 2014 ortodoksaj aktivuloj sendis similajn petojn al guberniestro kaj la eklezio, sed la aŭtoritatoj respondis ke tiu areo estas destinita por konstruado de pluretaĝaj domoj kaj respektiva infrastrukturo, ne por religiaj konstruaĵoj dum la dekanujo proponis instali surloke memorŝtonon[34].

En 2014 komenciĝis monkolektado kaj en 2016 la memorŝtono estis instalita ĉe la sud-orienta flanko de la parkumejo, kiu estis konstruita sur tiu loko laŭe al la originaj planoj de la aŭtoritatoj[35][36].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 97–98. ISBN = 5901633040.
  2. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 100. ISBN = 5901633040.
  3. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 76. ISBN = 5901633040.
  4. 4,0 4,1 4,2 Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 4. ISBN =.
  5. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 82. ISBN = 5901633040.
  6. 6,0 6,1 Чупин, В. А.. (2003) Две церкви в Тюмени // Фальшивый Лукич: Избранное (1993-2002) (ruse), p. 505. ISBN = 5930201536.
  7. 7,0 7,1 7,2 Чупин, В. А.. (2003) Две церкви в Тюмени // Фальшивый Лукич: Избранное (1993-2002) (ruse), p. 506. ISBN = 5930201536.
  8. Курмачев, В. А.. (2002) Церковь во имя Успения Пресвятой Богородицы с приделами апостола и евангелиста Иоанна Богослова и Алексия митрополита Московского города Тюмени (1765-1932 гг.) (ruse), p. 17. ISBN =.
  9. 9,0 9,1 Чупин, В. А.. (2003) Две церкви в Тюмени // Фальшивый Лукич: Избранное (1993-2002) (ruse), p. 508. ISBN = 5930201536.
  10. Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 5. ISBN =.
  11. Курмачев, В. А.. (2002) Церковь во имя Успения Пресвятой Богородицы с приделами апостола и евангелиста Иоанна Богослова и Алексия митрополита Московского города Тюмени (1765-1932 гг.) (ruse), p. 7, 18. ISBN =.
  12. Маслова, Е. А.. (2002) Тарасова О. П.: Купола Тюмени (ruse), p. 19. ISBN =.
  13. Курмачев, В. А.. (2002) Церковь во имя Успения Пресвятой Богородицы с приделами апостола и евангелиста Иоанна Богослова и Алексия митрополита Московского города Тюмени (1765-1932 гг.) (ruse), p. 7. ISBN =.
  14. 14,0 14,1 14,2 14,3 Курмачев, В. А.. (2002) Церковь во имя Успения Пресвятой Богородицы с приделами апостола и евангелиста Иоанна Богослова и Алексия митрополита Московского города Тюмени (1765-1932 гг.) (ruse), p. 8. ISBN =.
  15. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 159. ISBN = 5901633040.
  16. 16,0 16,1 Курмачев, В. А.. (2002) Церковь во имя Успения Пресвятой Богородицы с приделами апостола и евангелиста Иоанна Богослова и Алексия митрополита Московского города Тюмени (1765-1932 гг.) (ruse), p. 9. ISBN =.
  17. 17,0 17,1 17,2 Тюменский Успенский храм (ruse). Drevo-info.ru (2017-11-27). Arkivita el la originalo je 2022-08-25. Alirita 2022-08-25.
  18. 18,0 18,1 18,2 Курмачев, В. А.. (2002) Церковь во имя Успения Пресвятой Богородицы с приделами апостола и евангелиста Иоанна Богослова и Алексия митрополита Московского города Тюмени (1765-1932 гг.) (ruse), p. 10. ISBN =.
  19. Курмачев, В. А.. (2002) Церковь во имя Успения Пресвятой Богородицы с приделами апостола и евангелиста Иоанна Богослова и Алексия митрополита Московского города Тюмени (1765-1932 гг.) (ruse), p. 11, 20–21. ISBN =.
  20. 20,0 20,1 20,2 Курмачев, В. А.. (2002) Церковь во имя Успения Пресвятой Богородицы с приделами апостола и евангелиста Иоанна Богослова и Алексия митрополита Московского города Тюмени (1765-1932 гг.) (ruse), p. 11. ISBN =.
  21. Курмачев, В. А.. (2002) Церковь во имя Успения Пресвятой Богородицы с приделами апостола и евангелиста Иоанна Богослова и Алексия митрополита Московского города Тюмени (1765-1932 гг.) (ruse), p. 24–25. ISBN =.
  22. 22,0 22,1 Курмачев, В. А.. (2002) Церковь во имя Успения Пресвятой Богородицы с приделами апостола и евангелиста Иоанна Богослова и Алексия митрополита Московского города Тюмени (1765-1932 гг.) (ruse), p. 12. ISBN =.
  23. Курмачев, В. А.. (2002) Церковь во имя Успения Пресвятой Богородицы с приделами апостола и евангелиста Иоанна Богослова и Алексия митрополита Московского города Тюмени (1765-1932 гг.) (ruse), p. 27. ISBN =.
  24. Петрушин, А. А.. (2014) Тюмень без секретов: историко-краеведческое издание (ruse), p. 47–48. ISBN = 9785904271152.
  25. Петрушин, А. А.. (2014) Тюмень без секретов: историко-краеведческое издание (ruse), p. 48–49. ISBN = 9785904271152.
  26. Петрушин, А. А.. (2014) Тюмень без секретов: историко-краеведческое издание (ruse), p. 49. ISBN = 9785904271152.
  27. Александр Петрушин (2020-09-19) Тюмень кабацкая (ruse). Tjumenskije Izvestija. Arkivita el la originalo je 2022-09-08. Alirita 2022-09-08.
  28. 28,0 28,1 Гиблое место в Тюмени спасет Успенская церковь (ruse). Tjumenskije Izvestija (2007-07-27). Arkivita el la originalo je 2022-08-25. Alirita 2022-08-25.
  29. Вместо Успенской церкви будет мемориальный камень (ruse). Nashgorod.ru (2014-10-16). Arkivita el la originalo je 2022-08-25. Alirita 2022-08-25.
  30. Виктория Волк (2014-09-18) Фундамент Успенской церкви предложили накрыть стеклом (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2022-08-25. Alirita 2022-08-25.
  31. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 345. ISBN = 5901633040.
  32. Курмачев, В. А.. (2002) Церковь во имя Успения Пресвятой Богородицы с приделами апостола и евангелиста Иоанна Богослова и Алексия митрополита Московского города Тюмени (1765-1932 гг.) (ruse), p. 28. ISBN =.
  33. Письмо тюменской общественности архиепископу Димитрию, 2004 год (ruse). Radio Pobeda (2004). Arkivita el la originalo je 2022-08-25. Alirita 2022-08-25.
  34. Ответы гражданам на вопросы губернатору о возрождении Успенской церкви в Тюмени (ruse). Radio Pobeda (2014). Arkivita el la originalo je 2022-08-25. Alirita 2022-08-25.
  35. В Тюмени на месте Успенской церкви появится паркинг (ruse). Vesti Ural (2014-09-16). Arkivita el la originalo je 2022-08-25. Alirita 2022-08-25.
  36. Памятный знак появится на месте взорванной Успенской церкви в Тюмени (ruse). Tjumenskaja Linija (2015-02-26). Arkivita el la originalo je 2022-08-25. Alirita 2022-08-25.