Preĝejo de Pluresto (Nagygéc)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kirko de Pluresto
Kirko de Pluresto en Nagygéc
Kirko de Pluresto en Nagygéc
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nagygéc
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Statuso forlasita kirko, tamen ne ruina
Arkitektura priskribo
Konstrustilo komence romaniko, poste gotiko kaj renesanco
Konstruado
Specifo
Alto 25 m (turo)
Konstrumaterialo brikoj
Ligiloj
vdr

La Kirko de Pluresto estas kalvinana historia monumento en Hungario, en ekstera parto de Csengersima, kiu estis iama vilaĝo Nagygéc.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi romanika kirko estis konstruita en la 13-a jarcento, post 2 jarcentoj pli nova oklatera sanktejo estis konstruita jam en renesanca stilo, ankaŭ la navo pligrandiĝis. La samtempe konstruita sakristio estis malfrugotika. La unua mencio okazis pri preĝejo Sankta Petro en 1339. En la 17-a jarcento la vilaĝo kalviniĝis, la kalvinanoj interne pentris la kirkon. Nova ligna plafono estis konstruita en 1765, oni supozas, ke tiam estis konstruita la aparta ligna sonorilostablo. En la 18-a jarcento nova predikejo estis konstruita. La nun videbla turo konstruiĝis en 1896. En 1957 plena renoviĝo okazis. En 1970 okazis granda inundo de Someș, vilaĝo Nagygéc restis neloĝebla. La ŝtato tiel decidis, ke ne okazas rekonstruo de la vilaĝo, ĉar la apuda landlimo malpermesas la defendon kontraŭ inundo. Nun kelkaj feriejaj domoj estas tie. En 1986 arkeologoj esploris la kirkon. En 2014 Nacia Memorparko estis konstruita, la kirko renoviĝis, apude elvidejo konstruiĝis. En la kirko elektronika orgeno alvenis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola en kampo. En la fasado reliefas la larĝa kvadrata turo kun la enirejo. Sur la ekstera muro en alteco de genuo estas videbla memortabulo: "en 1970 la inundo atingis tiun altecon". Apogpilieroj apogas la murojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.