Katedralo de sanktaj Cirilo kaj Metodo (Prago)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo de sanktaj Cirilo kaj Metodo
ortodoksa katedralo • kristana preĝejo [+]
Koordinatoj50° 4′ 33″ N, 14° 25′ 1″ O (mapo)50.075914.417Koordinatoj: 50° 4′ 33″ N, 14° 25′ 1″ O (mapo)

ArkitektoKilian Ignaz Dientzenhofer

Estiĝo1736

Katedralo de sanktaj Cirilo kaj Metodo (Prago) (Prago)
Katedralo de sanktaj Cirilo kaj Metodo (Prago) (Prago)
DEC
Lokigo de Prago en Ĉeĥio

Map
Katedralo de sanktaj Cirilo kaj Metodo
Vikimedia Komunejo:  Orthodox cathedral of Saints Cyril and Methodius (Prague) [+]
vdr
Post la atenco la paraŝutistoj kaŝis sin en ortodoksa templo de sanktaj Cirilo kaj Metodo en Resslova-strato en Prago

Katedralo de sanktaj Cirilo kaj Metodo estas nacia monumento de la viktimoj de Heydrich-periodo, loko de repaciĝo en Prago.

La hodiaŭa templo estis konstruita en loko de devena romana preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo en la jaroj 17301740 subgvide de K. I. Dientzenhofer kiel katolika preĝejo de sankta Karolo Boromeja, kiu famiĝis pro zorgo pri malsanuloj en la tempo de pesto. Tial li estas bildigita eĉ sur freskoj en volbo de la preĝejo. En la jaro 1935 la preĝejo estis transdonita al ortodoksa eklezio eble ankaŭ tial, ke ĝi situas en la lokoj, kie laŭ pli nova tradicio povis la sankta Metodo agadi.

En la kripto sub la preĝejo estis sepultataj anoj kaj favoruloj de la ordeno (sed nazioj eltiris kaj dispremis per la piedoj iliajn ostojn). La devena enirejo estis parte tra malgranda fenestreto el la strato (ĉi tie estas hodiaŭ lokigita memortabulo), parte tra aperturo 40 x 60 cm, kovrita per peza ŝtono (la germanaj soldatoj trabatis ĝin dum la sieĝado de kripto). Kaj ĝuste tiu ĉi kripto fariĝis en junio de 1942 kaŝejo de ĉeĥoslovakaj paraŝutistoj post ilia atenco kontraŭ regna protektoro Reinhard Heydrich. (Post tiu ĉi atenco venis la tempo de reprezalioj flanke de la nazioj. Vilaĝoj Lidice kaj Ležáky estis forbruligitaj kaj ties loĝantoj pafmortigitaj. Tiu ĉi tempo estas nomata kiel Heydrich-periodo.) Kiam la paraŝutistoj estis perfiditaj, ĉiuj ĉi tie tragike pereis. La preĝejo kaj la kripto estis dum tiu ĉi batalo difektitaj.

Ankoraŭ mortonte la paraŝutistoj provis trafosi sin ĝis kanaliza galerio, kiu kondukas de Karolo-placo suben ĝis rivero Vltava. La galerio ne estas alirebla por publiko, sed ĝi estas ĝis nun trairebla en longeco preskaŭ 300 m kaj se la paraŝutistoj estus sukcesintaj trafosi lastajn 70 cm, ili povus fuĝi el la kripto.

Inter la paraŝutistoj en la kripto estis ankaŭ Jaroslav Švarc, la eksa komandinto de la infanteria fuorto MO S-18 „Ĉasarbaro“, kiu troviĝas en sektoro Moravia Ostrava. La fuorto estas hodiaŭ konsisto de muzeo de fortikaĵoj ĉe Hlučín.

La preĝejo estis riparita kaj redonita al la ortodoksa eklezio en la jaro 1945.

La templo situas en Prago 2 – Nova Urbo, Resslova-strato, kaj ĝi estas alirebla por publiko.

Ĉi tie mortis[redakti | redakti fonton]

En la templo mortis la 18-an de junio 1942:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.