Prerikokoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Prerikokoj
Maskla plenkreskulo de Prerikoketo (T. pallidicinctus)
Maskla plenkreskulo de Prerikoketo (T. pallidicinctus)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Tetraonedoj Tetraonidae
Genro: Tympanuchus
Genroj de subdivizioj

Tympanuchus cupido
Tympanuchus pallidicinctus
Tympanuchus phasianellus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tympanuchus estas malgranda genro de birdoj de la familio de Tetraonedoj, populare konata kiel Prerikokoj. Ĝi enhavas tri speciojn:

Ĉiuj tri estas inter la plej malgrandaj lagopoj aŭ tetraoj, el 40 al 43 cm longaj. Ili troviĝas en Nordameriko en diferencaj tipoj de prerios. Por memmontraj porpariĝaj ceremonioj farataj en masklejoj, maskloj faras ululajn sonojn kaj dancojn havante kapon antaŭen, voston supren, kaj kolorajn kolsakojn ŝvelajn (kiel vidate en apuda supra foto).

Tympanuchus devenas el radikoj el antikva greka signife "tamburportanta"; ĝi aludas al la membranaj kolsakoj kaj la tambureca alvoko de la Prerikoko.

La du preirikokoj estas ege proksime rilataj kaj aspektas ege similaj.

La formortinta Makiskoko de la usona orienta marbordo, kutime konsiderata subspecio de la Prerikoko, estis konsiderata separata specio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Holloway, Joel Ellis. (2003) Dictionary of Birds of the United States: Scientific and Common Names. Timber Press, p. 206. ISBN 0-88192-600-0.
  • Peterson, Alan P. (Editor). 1999. Zoological Nomenclature Resource (Zoonomen). Accessed 2007-07-29.
  • David Allen Sibley. (2000) The Sibley Guide to Birds. Knopf, p. 146–147. ISBN 0-679-45122-6.
  • Storch, Ilse; Bendell, J. F.. (2003) “Grouse”, Christopher Perrins (Eld.): Firefly Encyclopedia of Birds. Firefly Books, p. 184–187. ISBN 1-55297-777-3.