Preĝejo Sankta Mikaelo (Arló)
Etoso
Preĝejo Sankta Mikaelo | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Arló |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
diocezo | Eger |
dekanujo | Ózd |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | novbaroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La preĝejo arkianĝelo Sankta Mikaelo estas romkatolika historia monumento en grandvilaĝo Arló (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]Origine gotika kirko estis konstruita en 1486. Inter 1576-1698 la kalvinanoj uzis ĝin, poste plene ĝi estis trakonstruita inter 1732-1792. La turo konstruiĝis en 1786. Nur tre malgrandaj partoj restis el la mezepoko. La orgeno estis kreita en 1905. En la 1990-aj jaroj plena renovigo okazis.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas en korto, kie ankaŭ ŝtona kruco estas videbla. La fasado estas simetria, meze la turo plene reliefas. La turopinto estas bulboforma. La navo finiĝas en plurlatera absido. Ankaŭ sakristio kaj kapelo aliĝas al la navo. La internaj instalaĵoj estis faritaj en la 18-a jarcento.
Kermeso okazas en la 29-an de septembro.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- hungare kun foto
- hungare kun foto Arkivigite je 2016-05-28 per la retarkivo Wayback Machine
- [1]