Principea serino
Aspekto
Principea serino | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Principea serino
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Serinus rufobrunneus (Gray, 1862) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Principea serino (Serinus rufobrunneus) estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de la Kanario kaj aliajn similajn speciojn.
Ĝi troviĝas nur en Santomeo kaj Principeo, de kie venas la komuna nomo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.
Temas pri bruneca serino, pli malhela en supraj partoj kaj plie en flugiloj kaj kvadratfina vosto, dum estas pli hela en subaj partoj kaj ĉefe en gorĝo (sablokolora) kaj suba ventro. En brusto estas iom da ruĝecbruna nuanco, kio pravigas la latinan sciencan nomon. La beko estas tre dika baze. Estas iom svaga hela superokula strio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Serinus rufobrunneus Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
|