Provinco Herat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Herat
هرات

provinco de Afganio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Herat
Areo 54 778 km²
Loĝantaro 1 795 000 (stato de 2007/2008)
ISO-kodo AF-HER
vdr

Herat, perse هرات, estas provinco (velayat) en la okcidento de Afganio en la valo de la rivero Hari Rud. La provinco limas okcidente al Irano kaj norde al Turkmenio. La provinca ĉefurbo estas la samnoma urbo Herat. La teritorio havas proksimume 1,8 milionojn da loĝantoj[1], kaj la plej multaj el ili etne konsideratas taĝikoj. La en la provinco parolata variaĵo de la persa lingvo tre simila al la dialekto parolata en la irana regiono Maŝhad. Herat favore situas ĉe historiaj komercaj voroj inter Irano, Barato, Ĉinio kaj Eŭropo. La stratoj al Turkmenio kaj Irano daŭre konsideratas strategie aparte gravaj laŭ armea vidpunkto.

Historio

vendreda moskeo en Herat

En la antikva periodo la regiono nomiĝis Aria kaj loĝatis de samnoma irana popolo. Pli poste ĝi konkeriĝis fare de la persoj kaj iĝis parto de la Persa Imperio. Kune kun la resta imperio la regiono konkeriĝis fare de la armeo de Aleksandro la Granda. Kiam en la regiono venkis la islamo, Herat iĝis centro de la perse islama kulturo. Meze de la 19-a jarcento la regiono laŭ la britia-rusia rivaleco en Centra Azio iĝis konkeraĵo de la britoj kaj do iĝis parto de la brite dominita ŝtato Afganio. La teritorio de la provinco tiutempe pli grandis ol nuntempe kaj inkluzivis la tutan okcidenton de la nuntempa Afganio, ĉefe la nunajn provincojn Farah kaj Nimruz. Ekde tiam la teritorio estas parto de Afganio.

Distriktoj

administraj distriktoj de la provinco Herat


  • Adraskan
  • Ĉiŝti Ŝarif (aŭ Chishti Sharif)
  • Farsi
  • Gorian (aŭ Ghorian)
  • Guzara
  • Gulran
  • Herat
  • Kohsan
  • Inĝil (aŭ Injil)
  • Karuĥ (aŭ Karukh)
  • Kuŝk (aŭ Kushk)
  • Kuŝki Kohna (aŭ Kushki Kohna)
  • Obe
  • Paŝtun Zarhun (aŭ Pashtun Zarhun)
  • Ŝindand (aŭ Shindand)
  • Zinda Jan

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. nacia enketo pri riskoj kaj vundeblo 2007/8 (angle) en la retejo de la centra statistika organizaĵo de Afganio, PDF-dokumento de 1,77 MB, stato oktobro 2009, paĝo 4