Punaa kreko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Punaa anaso)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Punaa kreko
Punaa kreko
Punaa kreko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anas
Specio: A. puna
Anas puna
(Tschudi, 1844)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Punaa kreko (Anas puna iam Anas versicolor puna) estas birdospecio de la grupo de plaŭdanasoj en la genro Anas. Ĝi estis iam konsiderata kiel subspecio de la Kapuĉanaso.

La Punaa kreko loĝas en Andoj de Peruo, okcidenta Bolivio, norda Ĉilio, kaj pleja nordokcidenta Argentino.[1][2] Ĝi troviĝas en la plej grandaj lagoj de la Altiplano en altaj lokoj de 3.100 al 4.600 m.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Montras tutbluan bekon (sen flava koloro) kaj nigran supran bordon

La Punaa kreko estas 48 cm longa, simila laŭ grando al la Arbaranaso kaj tre simila laŭ morfologio al la Kapuĉanaso, sed iom pli hela ĝenerale. Ĝi havas nigran kronon (ne tiom malhelbrunan kiel ĉe la Kapuĉanaso) el la supra bekobazo sub la okuloj kaj al la nukoflankoj, kaj helblua granda beko sen la flava bazo de supra makzelo de la tre simila Kapuĉanaso, sed kun nigra linio en la tuta supra bordo. La resto de la vizaĝo estas malpli sablokolora kaj pli blankeca kaj en kolo komencas makuleteco kiu fariĝas makuloj en brusto kaj strieco en flankoj kaj ventro, nome malhelbrunaj markoj kun sablokoloraj bordoj. La plej suba ventro kaj mallonga vosto montras tre fajnan striecon kaj pli densaj ol ĉe la Kapuĉanaso, kio farigas ĝin pli malhela, dum la flugilplumoj estas malhelbrunaj.

La supraj vostokovriloj estas grizaj, kaj la malantaŭaj flankoj estas malhelbrunaj kun fajna strieco. Dorso, brusto kaj subaj flankoj estas kafobrunaj kun pli malhelaj makuloj. Alia diferenco rilate al la parenca Kapuĉanaso estas blugrizaj kruroj anstataŭ ruĝecaj.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Anas puna - MHNT

Ili foje estas en miksaj grupoj sed ili estas protektemaj de inoj kaj ovoj dum la reprodukta sezono. En naturo ili loĝas en malgrandaj grupoj propraj aŭ kun la tre proksime rilata Kapuĉanaso. La ino de la Punaa kreko demetas siajn ovojn inter aprilo kaj junio. Kiel ĉe cignoj kaj anseroj ambaŭ gepatroj zorgas la idojn. La ino demetas la ovaron inter alta herbejo, ne ĉiam ĉe akvo. La ovoj estas kremorozaj. La rilato inter la masklo kaj la ino povas estis longdaŭra.[3]

La statuso de la Punaa kreko estas Malplej Zorgiga, laŭ listigo de la IUCN Ruĝa Listo.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 "IUCN"
  2. Clements, J. (2007)
  3. Puna teal. Aves de Chile. Arkivita el la originalo je 2009-01-11. Alirita 2011-11-29.

Literaturo[redakti | redakti fonton]