Kapuĉanaso
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Kapuĉanaso, masklo en Brazilo de la nomiga subspecio
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Anas versicolor (Vieillot, 1816) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Kapuĉanaso (Anas versicolor) estas birdospecio de la grupo de plaŭdanasoj de la tipa genro Anas. Ĝi reproduktiĝas en Sudameriko.
Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu anaso estas 51 cm longa kaj pezas de 300 al 500 g. Ĝi havas nigrecan kronon el la supra bekobazo sub la okuloj kaj al la nukoflankoj, kaj helblua beko kun flava bazo de supra makzelo. Ili havas ankaŭ verdan speguleton kun blanka bordo.[1]
La resto de la vizaĝo estas sablokolora kaj en kolo komencas makuleteco kiu fariĝas makuloj en brusto kaj strieco en flankoj kaj ventro, nome malhelbrunaj markoj kun sablokoloraj bordoj. La plej suba ventro kaj mallonga vosto montras tre fajnan striecon, dum la flugilplumoj estas malhelbrunaj.
Distribuado[redakti | redakti fonton]
Ties geografia distribuado enhavas regionojn de la Punao en centra Peruo, suda Bolivio kaj nordo de Ĉilio. Aliaj populacioj troviĝas el pleja sudo de la kontinento al centra Ĉilio, norda Argentino, Bolivio, Paragvajo, Urugvajo kaj suda Brazilo, krom en la insuloj Malvinoj,[2] Suda Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj,[3]. La plej sudaj birdoj migras al suda Brazilo vintre kaj tie koincidas kun la loka populacio de loĝantaj birdoj.
La Punaa kreko estis iam konsiderata subspecio de tiu birdo. Nune oni agnoskas la jenajn du subspeciojn:
- A. versicolor versicolor Norda kapuĉanaso loke en Paragvajo, suda Bolivio, kaj suda Brazilo.[2]
- A. versicolor fretensis Suda kapuĉanaso loke en suda Ĉilio, Argentino, kaj Falklandoj.[2]
Ekologio[redakti | redakti fonton]
Ĉe la Altiplano tiu specio loĝas ĉe lagoj, marĉoj kaj riveroj de altaj lokoj en malgrandaj grupoj aŭ paroj. La populacioj de ebenaĵoj loĝas ĉe lagetoj kaj lagoj kun malmulta vegetaĵaro. La reprodukta sezono okazas el aprilo al junio ĉe kanejoj kaj kareksejoj; la ino demetas 6 al 19 kremokolorajn al rozkolorajn ovojn. Kovado daŭras 25 tagojn. Kiel ĉe cignoj kaj anseroj, ankaŭ ĉe tiu ĉi specio ambaŭ gepatroj zorgas la idojn. La paro povas esti longdaŭra. Tiuj anasoj estas trankvilaj, sed povas aktive defendi ovojn, idojn kaj inojn.
Ili manĝas ĉefe vegetalajn materialojn kiaj semoj kaj akvaj plantoj, sed povas komplementi sian dieton pere de etaj senvertebruloj, kiaj artropodoj kaj insektoj.
Notoj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- Clements, James, (2007) The Clements Checklist of the Birds of the World, Cornell University Press, Ithaca
- "Dabbling Ducks" Arkivigite je 2006-09-28 per la retarkivo Wayback Machine. Connecticut Waterfowl Trust. 2a de aprilo 2003 (konsultita la 31an de oktobro 2006).
- Falklands.net
- IUCN (2009) BirdLife International IUCNlink, 141513, Anas versicolor. Konsultita la 8an de januaro 2009.
|