Grandantila kviskalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Quiscalus niger)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grandantila kviskalo
Grandantila kviskalo, portorika subspecio Q. n. brachypterus
Grandantila kviskalo, portorika subspecio
Q. n. brachypterus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Quiscalus
Specio: 'Q. niger'
Quiscalus niger
(Boddaert, 1783)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Proksimuma vivteritorio
Proksimuma vivteritorio
Proksimuma vivteritorio
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Grandantila kviskalo (Quiscalus niger) estas paserina birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de Kviskaloj, kiu enhavas ses vivantajn speciojn de tre brilaj nigraj birdoj.

Ĝi troviĝas tra la Grandaj Antiloj (kio nomigas la specion en la komuna nomo) kaj la Kajmanoj krom en pli malgrandaj, najbaraj insuloj.

Plenkreska
Grandantila kviskalo en San Juan, P.R.

Kiel ĉe ĉiuj membroj de Quiscalus, ĝi estas granda kaj gregema birdo. La 27 cm longa masklo estas brilnigra (nigra koloro nomigas la specion en la latina scienca nomo kie niger signifas precize "nigra") kun granda vosto; la 24 cm longa ino havas pli malgrandan voston kaj estas similkolora sed malpli brila ol la masklo. Ili loĝas multe en tre loĝataj areoj.

Ĝi havas varion de lokaj nomoj kiaj Klingoklingo aŭ variaĵoj de tiu nomo en Jamajko kaj Kajmanoj. Ĝi estas komune konata kiel Toti en Kubo, Ĉango en Porto-RikoĈinĉilín (onomatopea pro ties kanto) en la Dominika Respubliko.

Estas sep subspecioj, ĉiu limigita al unu insulo aŭ insularo. Ili diferenciĝas el la nomiga subspecio de Hispaniolo nome Quiscalus niger niger laŭ grando, bekogrando kaj kolornuanco.

Referencoj[redakti | redakti fonton]