Róbert Muray

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Róbert Muray
Róbert Muray
Róbert Muray
Persona informo
Naskonomo Muray Róbert
Naskiĝo 11-an de julio 1931 (1931-07-11)
en Rákospalota
Morto 2-an de septembro 2009 (2009-09-02) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Memorigilo Róbert Muray
Okupo
Okupo pentristo
TTT
Retejo http://sites.google.com/site/muraygaleria/
vdr

Róbert Muray [murai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Muray Róbert estis hungara pentristo, grafikisto, ilustristo, afiŝisto, ĉasisto, altlerneja instruisto.

Memortabulo pri Róbert Muray

Róbert Muray [1] naskiĝis la 11-an de julio 1931 en Rákospalota (iama urbo), li mortis la 2009 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Róbert Muray akiris grafikistan diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1954. Liaj instruistoj estis Gyula Pap, György Konecsni, Sándor Ék, Jenő Barcsay, György Kádár kaj Károly Koffán. Ekde 1955 li instruis en la altlernejo. Dum la Hungara revolucio de 1956 li fotadis la okazintaĵojn, tial post la falo li estis forigita el la altlernejo, li kreis afiŝojn. Dekomence li strebis por la medioprotektado. En 1968 li iĝis ankaŭ profesia ĉasisto, krome li estis akceptata kiel ornitologo. Li pentradis sekpentraĵojn pri la ĉasado. Inter 1976-1986 li havis postenon en la medioprotekta oficejo. En 1986 li studvojaĝis al Tanzanio. En 1990 li estis nomumita titulara docento de la menciita altlernejo. Liaj afiŝoj atingis la unuajn lokojn en 1967, 1970, 1973, 1983, li ricevis germanan honormedalon en 1982, pli frue kaj poste ankaŭ plurajn hungarajn premiojn.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

El kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Muflonok
  • Téli erdő vaddisznókkal

Elektitaj sekpentraĵoj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto (2013)

Fontoj[redakti | redakti fonton]