Radio Alĝerio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Radio Alĝerio
emblemo
publika elsendanto • publika entrepreno
Komenco 1986 vd
Geografia situo 36° 45′ 12″ N, 3° 3′ 0″ O (mapo)36.7534444444443.0498611111111Koordinatoj: 36° 45′ 12″ N, 3° 3′ 0″ O (mapo)
Lando(j) Alĝerio vd
Sidejo Alĝero
Radio Alĝerio (Alĝerio)
Radio Alĝerio (Alĝerio)
DEC
Radio Alĝerio
Radio Alĝerio
Map
Radio Alĝerio
Membro de Eŭropa Radio kaj Televido Unio vd
Posedata de Alĝerio vd
Agokampo radioaparata stacio
Retejo Oficiala retejo
Jura formo établissement public à caractère industriel et commercial en Algérie
vdr

La Publika Aŭtoritato de Alĝerio por Radio kaj Televida Dissendado (arabe : la Publika Organizo por Radio kaj Televida Dissendado Alĝerio, en france : Télédiffusion d'Algérie) estas la institucio kiu funkciigas la radiostaciojn kaj ŝtatajn televidstaciojn de Alĝerio. La aŭtoritato nuntempe funkciigas 3 tute-alĝeriajn televidstaciojn kaj 5 regionajn televidstaciojn, same kiel 3 tute-alĝeriajn radiostaciojn kaj 28 regionajn radiostaciojn. La elsendoj okazas en la sekvaj lingvoj: araba, franca kaj kabila (unu el la berberaj lingvoj). La regionaj radiostacioj ankaŭ dissendas en aliaj berberaj lingvoj. La Aŭtoritato ankaŭ funkciigas internacian radiostacion kiu dissendas sur mallongaj ondoj kaj per satelito al arabaj landoj, Eŭropo, Afriko kaj Nordameriko.

Alĝerianoj ĝuis radio- kaj televidelsendojn sur relative alta nivelo, tio estas ĉar ĝis akirado de sendependeco en 1962, Alĝerio estis konsiderita nedisigebla parto de Francio kaj tial la kutimaj francaj dissendaj servoj funkciis tie. La Franca Elsenda Aŭtoritato (RTF) funkciigis televidelsendojn en Alĝerio jam en 1956, long antaŭ ol tiaj elsendoj estis funkciigitaj en aliaj landoj en la Proksima Oriento kaj Nordafriko. La 28-an de oktobro 1962, kelkajn monatojn post kiam Alĝerio iĝis sendependa lando, Alĝeria Broadcasting Authority estis establita kiu komencis funkciigi radiostaciojn kaj televidstaciojn en malsamaj regionoj de Alĝerio. En 1972, koloraj televidelsendoj komenciĝis (uzante la PAL metodon). En 1980, la Alĝeria Dissendado-Adminstracio komencis uzi komunikan sateliton por elsendi radioelsendojn al suda Alĝerio.

La "Publika Aŭtoritato por Radio kaj Televida Dissendado" estis establita la 1-an de julio 1986 laŭ la dekreto de la alĝeria registaro kiu ordonis reformon de la strukturo de la Alĝeria Dissendado-Adminstracio. La reformo permesis pli da aŭtonomio por la diversaj branĉoj de la aŭtoritato. En 1990, la Aŭtoritato komencis dissendi ciferece. Dum la 1990-aj jaroj, regionaj radielsendoj estis vastigitaj kaj multaj novaj radiostacioj dissendantaj al certaj regionoj de Alĝerio estis establitaj.

Internacia Radiostacio[redakti | redakti fonton]

La 19-an de marto 2007, Alĝeria Radio establis internacian elsendostacion kiu dissendas en la araba, la franca, la angla kaj la hispana, sur mallongaj ondoj kaj per satelito, al arabaj landoj, Eŭropo, Afriko kaj Nordameriko. La transdono al arabaj landoj estas farata per satelitoj ARABSAT kaj Nile SAT, al Afriko per NNS 7, al Eŭropo per Hot Bird kaj al Nordameriko per satelito Galaxy. La elsendoj okazas ĉiutage inter la 12-a kaj noktomezo laŭ la alĝeria tempo. La plej multaj el la elsendoj estas novaĵeldonaĵoj kaj aktualaj programoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]