Rafael Núñez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rafael Núñez
Persona informo
Naskonomo Rafael Wenceslao Núñez Moledo
Naskiĝo 28-an de septembro 1825 (1825-09-28)
en Kartageno
Morto 18-an de septembro 1894 (1894-09-18) (68-jaraĝa)
en Kartageno
Mortis per apopleksio vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Kolombio vd
Alma mater Universitato de Kartaĥeno vd
Partio Partio Konservativa Kolombia vd
Subskribo Rafael Núñez
Familio
Edz(in)o Soledad Román de Núñez vd
Profesio
Okupo politikistoverkistoadvokatoĵurnalistojuĝistodiplomato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rafael Wenceslao NÚÑEZ Moledo (Kartaĥeno, 28a de septembro 1825 - samloke, 18a de septembro 1894) estis kolombia advokato, ĵurnalisto, verkisto, politikisto kaj militisto. Li estis prezidento de Kolombio en kvar periodoj: inter 1880 kaj 1882, poste inter 1884 kaj 1886, inter 1887 kaj 1888, fine inter 1892 kaj 1894.​

Historio[redakti | redakti fonton]

Li estis unue membro de la Kolombia Liberala Partio kaj poste estro de la Nacia Partio, dupartia koalicio. Núñez estis laŭnome prezidanto de la lando trifoje, kaj ludis gravan rolon por la politika ascendo de figuroj kiel Miguel Antonio Caro, Carlos Holguín, Eliseo Payán, Francisco Javier Zaldúa, inter aliaj gravuloj. Li ludis gravan rolon ankaŭ por la reveno de la konservativuloj al la povo, en tio kio nomiĝis kiel konservisma hegemonio. Kvankam li estis populara en politiko, li estis fama kiel nereganta reganto, ĉar lia malforta sanstato devigis lin dum preskaŭ ĉiuj liaj regotempoj malproksimigi lin el la posteno kaj regi nur pere de delegito, estante tiel la politikisto kiu plej ofte venkis en balotoj de la historio de Kolombio.​

Li estris la movadon por konservismigo de la lando konata kiel "Regeneración", per kiu oni finigis la federacian reĝimon de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Kolombio, kaj la liberalan hegemonion, kaj oni aprobis la Konstitucion de Kolombio de 1886, kies kunredaktoro kun Caro estis Nuñez, kaj kiu estis la nura kolombia politika ĉarto kiu survivis dum longa tempo (104 jaroj en la momento de ties nuligo en 1991). Li estis ankaŭ la aŭtoro de la vortumado de la Nacia Himno de Kolombio, kun la itala komponisto kaj operkantisto Oreste Sindici.

Núñez estas konsiderata foje kiel unu de la plej influaj gravuloj de la historio de Kolombio, kaj specife de la 19-1 jarcento, kun Simón Bolívar, Francisco de Paula Santander kaj Tomás Cipriano de Mosquera.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La federación (1855).
  • Ensayos de crítica social (1874).
  • La rebelión: noticias de la guerra (1885).
  • La reforma política en Colombia (1885).
  • Versos (1885).
  • Poesías (1889).
  • Poesías y artículos críticos (1894).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Arizmendi Posada, Ignacio (1989). Presidentes de Colombia 1810-1990. Bogotá: Planeta. ISBN 958-614-279-5.
  • Cacua Prada, Antonio (1999). Los símbolos patrios. Bogotá: Academia Colombiana de Historia. ISBN 958-8040-12-4.
  • Castillo Mathieu, Nicolás del (1955). Biografía de Rafael Nuñez. Bogotá: Editorial Iqueima.
  • Dangond Uribe, Alberto (1988). Rafael Núñez: regenerador de Colombia. Bogotá: Ediciones Anaya. ISBN 84-207-3446-2.
  • Liévano Aguirre, Indalecio (1973). Rafael Núñez. Bogotá: Legislación Económica.
  • Otero Muñoz, Gustavo (1951). Un hombre y una época: La vida azarosa de Rafael Núñez. Biblioteca de historia nacional. Bogotá: Editorial ABC.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rafael Núñez en la hispana Vikipedio.