Historio de Kolombio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Poporo de la kulturo de la kimbajoj en ekspozicio en la Or-Muzeo de Bogoto.

La historio de Kolombio estas formata per la procezoj kiuj markis la vivon en la teritorio de la aktuala Respubliko Kolombio, en la nordokcidento de Sudameriko.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj ekspedicioj de la hispanaj konkistadoroj en tiu teritorio okazis ĉe la marbordo de Atlantiko en 1499, kvankam la procezo de koloniigo startis nur en 1509. Tiu nova faktoro ŝanĝis la ĝistiaman panoramon de disvolviĝo de la indiĝenaj popoloj. Post la alveno de la eŭropanoj al la teritorio de la Muiskoj iniciatiĝis procezo de konkero kaj subpremado. Dum la hispanoj avancis, konstruis kelkajn setlejojn, starigis novan ordon de la teritorio kongrue kun la interesoj de ĉiu konkistadora grupo. Tiu ordigo reagis al la resursoj trafitaj en la diversaj setlejoj, procezo en kiu ĝenerale oni ne atentis la sintenojn de la lokaj popoloj kiuj loĝis tie.​ Tiuj setlejoj pluis en la sekvaj tri jarcentoj kun procezo de milita kaj koloniiga ekspansio, kiu krome enkondukis konsiderindan kvanton de afrikdevena loĝantaro de nigruloj kiel sklava laboristaro, dum la indiĝena kaj ekssklava loĝantaro suferis devigajn translokigojn.

La 19-a jarcento en Kolombio estis epoko de grandaj ŝanĝoj: oni paŝis el dependaĵo de la Hispana Imperio dekomence, al militoj de sendependigo kaj al politikaj eksperimentoj por formi sendependan nacion. Post la insurekcio de komunumanoj en 1781 kaj de kelkaj epizodoj kiuj havis kiel akso la Botanikan Ekspedicion startinta en 1783 kaj, la publikigo de la Deklaracio pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj farita de Antonio Nariño en 1793, la sendependa movado manifestiĝis precize la 20an de julio 1810, kiam la loĝantoj de Santafé elpostenigis la vicreĝon kaj nuligis la Reĝan Tribunalon, simboloj de la hispana povo.​ La sekva jardeko dividiĝis en kvar etapoj: nome la disdivido konata kiel Patria Boba, la Kampanjo de Antonio Nariño en la sudo, la Rekonkero kaj la Milito de Sendependigo en kiu la Liberiga Armeo venkis definitive en la Batalo de Pantano de Vargas en julio 1819, kaj la sekvan 7an de aŭgusto venkis super la Realisma Armeo konfirmante la sendependecon de la lando.​

Rafael Núñez.

Dum la cetero de la jarcento la loĝantaran kreskon estis relative lanta, kio influis la ekonomian disvolvigon de la lando.​ La unua respublika jarcento estis tumulta pro la kunfronto inter koncepto federalisma de la ŝtato (simila al tiu adoptita de Usono) kaj koncepto centralisma (simila al tiu de Francio), kio kondukis la landon al kelkaj militoj kaj startigis dupartiismon inter konservismo kaj liberalismo.​ La Konstitucio de 1886 estrita de la prezidento Rafael Núñez finigis pli ol du dek jarojn de liberalaj registaroj kaj kreis centrisman, konservisman kaj katolikan ŝtaton.​

La Miltaga Milito inter 1899 kaj 1902, malfortigis la ŝtaton kaj bremsis la ekonomian disvolvigon, kio rezultis en la apartigo de Panamo disde Kolombio, post la diplomata kaj militista interveno de Usono. En 1948, la atenco al liberala estro Jorge Eliécer Gaitán, akrigis la konflikton daŭran el 1925 konatan kiel La Violencia kio manifestiĝis speciale en ruraj zonoj per opozicio de la aktivuloj de la du tradiciaj partioj. La Nacia Fronto, nome pakto inter ambaŭ partioj, kiu repacigis la estrojn, sed lasis ekstere plurajn sektorojn, kiuj estis la ĝermo de geriloj, kiel ĉe la komunistoj de la Revoluciaj Armitaj Fortoj de Kolombio - Popola Armeo (FARC-EP), la Armeo de Nacia Liberigo (ELN) kaj la Popola Liberiga Armeo (EPL). poste aperis naciisma gerilo nome Movimiento 19 de abril (M-19). La plifortigo de la mafioj de la drogo el la 1970-aj jaroj profonde damaĝis la kolombian socion inklude la regantan klason. Tamen, internaciaj premoj, speciale fare de Usono kaj la demarŝoj de kelkaj politikistoj, ĵurnalistoj, juĝistoj kaj aŭtoritatoj kiuj opoziciis antaŭ la avanco de la mafioj, okazigis militon kontraŭ la ŝtato ekde la 1980-aj jaroj. Krome okazis malpura milito kontraŭ la maldekstro kaj la genocido fare de la Unión Patriótica. En tiuj aroj oni kreis paramilitismajn grupojn, dekomence kiel regionaj grupoj kiel Muerte a Secuestradores (MAS).

Komandantoj de FARK dum pacnegocado.

En 1990 startis procezo nomita "ekonomia malfermo" kiu transigis Kolombion el protektisma ekonomio ĝis alia tute tutmondigita. Samjare oni elektis Konstitucifaran Asembleon kiu subskribis novan Politikan Ĉarton. Poste venis la pacdialogoj inter la registaro de Andrés Pastrana kaj la FARC-EP (1998-2002), pliakriĝis la armita konflikto pro la agado de restantaj geriloj, la Armeo, la Polico, la paramilitismo, la Kooperativoj de Sekureco kaj en 1997 aperis Autodefensas Unidas de Colombia (AUC), kiuj dissolviĝis inter 2003 kaj 2006. Inter 2002 kaj 2010 funkciis la registaro de Álvaro Uribe Vélez. Inter 2012 kaj 2016 oni subskribis pacinterkonsenton inter la kolombia registaro kaj FARC-EP, kiuj dissolviĝis, kvankam aktuale la konflikto plue okazas kontraŭ la ELN, kaj aliaj grupoj, dum pluas la eksterleĝa minado, la drogotrafiko, la masakroj kaj la murdo de sociaj kaj eksmilitaj estroj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Academia Colombiana de Historia (1986), Historia extensa de Colombia (41 vol.). Bogotá: Ediciones Lerner, 1965-1986. ISBN 978-958-95013-3-8 (kompleta verkaro)
  • Barrios, Luis (1984), Historia de Colombia. Kvina eldono, Bogotà: Editorial Cultural
  • Bedoya F., Víctor A. (1944), Historia de Colombia: independencia y república con bases fundamentales en la colonia. Colección La Salle, Bogotá: Librería Stella
  • Forero, Manuel José (1946), Historia analítica de Colombia desde los orígenes de la independencia nacional. Dua eldono, Bogotá: Librería Voluntad.
  • Gómez Hoyos, Rafael (1992), La independencia de Colombia. Madrid: Editorial Mapfre, Colecciones Mapfre 1492. ISBN 84-7100-596-4
  • Granados, Rafael María (1978), Historia general de Colombia: prehistoria, conquista, colonia, independencia y República. Oka eldono, Bogotá: Imprenta Departamental Antonio Nariño.
  • Hernández de Alba, Guillermo (2004), Como nació la República de Colombia. Colección Bolsilibros. Bogotá: Academia Colombiana de Historia. ISBN 978-958-8040-35-3
  • Hernández Rodríguez, Guillermo (1949), De los Chibchas a la colonia y a la república. Bogotá: Universidad Nacional de Colombia. Sección de Extensión Cultural.
  • Ocampo López, Javier (1999), El proceso ideológico de la emancipación en Colombia. Colección La Línea de Horizonte, Bogotá: Editorial Planeta. ISBN 978-958-614-792-4
  • Restrepo, José Manuel (1974), Historia de la revolución de la República de Colombia. Medellín: Editorial Bedout.
  • Rivadeneira Vargas, Antonio José (2002), Historia constitucional de Colombia 1510-2000. Tunja: Editorial Bolivariana Internacional. Tria eldono.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Historia de Colombia en la hispana Vikipedio.