Saltu al enhavo

Álvaro Uribe Vélez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Álvaro Uribe Vélez
Persona informo
Álvaro Uribe Vélez
Naskiĝo 4-an de julio 1952 (1952-07-04) (73-jaraĝa)
en Medeĝino
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispanaangla vd
Ŝtataneco Kolombio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater jura altlernejo Harvard
Universitato de Antjokio
Harvard Extension School (en) Traduki
Kolegio Sankta Antonio
Universitato Harvard Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Centro Democrático (mul) Traduki (2013–)
Partio Sociala de Unueco Nacia (2010–2013)
Colombia First (en) Traduki (2002–2010)
Partio Liberala Kolombia (1997–2001) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Álvaro Uribe Vélez
Familio
Patro Alberto Uribe Sierra (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Lina María Moreno Mejía (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Tomás Uribe (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo advokato
verkisto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Álvaro Uribe Vélez, estas kolombia politikisto naskita la 4-an de julio de 1952 en Medellín (Kolombio).

Dum sia okjara oficperiodo, li deklaris totalan militon kontraŭ la FARK -organizo, kiu murdis lian patron kaj provis asasini lin multfoje, kaj sukcesis signife malfortigi ĝin kun la helpo de Usono, kaj injekti multajn investojn en la landon, kio igis lin tre populara ĉe la ĝenerala publiko. Iniciato ŝanĝi la leĝon kaj kandidatigi lin por tria prezidenta oficperiodo estis haltigita post kiam la Konstitucia Kortumo decidis, ke tio estas kontraŭkonstitucia.

Li estis en konflikto kun la venezuela prezidanto Hugo Chávez kaj estis unu el liaj plej grandaj rivaloj. En 2009, li ricevis la Prezidentan Medalon de Libereco.

Li studis juron en la Universitato de Antjokio, kaj specialiĝis pri Administrado kaj Direktado en la Universitato Harvard . En 1998-1999 li estis studento en la Universitato de Oksfordo danke al stipendio de la Britia Konsilio.

Álvaro Uribe Vélez komencis sian publikservan okupiĝon ekde sia frua junaĝo. En 1976 li laboris en Publikaj Entreprenoj de Medellín (EEPPM) kiel Ĉefo de Posedaĵ-administrado. (EEPPM estas ŝtata entrepreno kiu servas akvon, kloakreton, elektron, telefonion, gason kaj perkablan televidon, en urbo Medellín kaj kelkaj regionoj de Antjokio kaj Kolombio).

En 1977-1978 li estis Ĝenerala Sekretario de la tiama Ministrejo de Laboro, kiun poste li mem -dum sia una prezidanteco 2002-2006- kunfandiĝis kun la tiama Ministrejo de Sano, en la nuntempan Ministrejo de Socia Protektado Arkivigite je 2011-10-04 per la retarkivo Wayback Machine.

De 1980 al 1982 li estis Direktoro de la nacia Administra Unuo por Civila Aeronaŭtiko Arkivigite je 2020-09-10 per la retarkivo Wayback Machine. Sub lia administrado estis konstruita la Internacia Flughaveno José María Córdova, en municipo Rionegro, proksime de Medellín.

Álvaro Uribe Vélez estis urbestro de Medellín en la jaroj 1982-1984; membro de la Urba Konsilio de Medellín en 1984-1986, kaj departamentestro de Antjokio en 1995-1997. Ekde ĉi-lasta ŝtata posteno li iniciatis modelon de "komunuma ŝtato", konsistanta en kunsidoj kun la civitanoj por ilia aktiva partopreno en fundamentaj ŝtataj kaj porpopolaj decidoj, modelon kiun li poste utiligis amplekse dum sia prezidado, per "Komunumaj Konsilioj".

En 1986-1994 li estis membro de la kolombia Senato, laboro en kiu li ricevis honoraĵojn kiel senatano elstara kaj senatano kun plej bonaj iniciatoj.

Li estis elektita kiel Prezidanto de Kolombio, unue por la periodo inter 2002.08.07 ĝis 2006.08.07, kaj estis reelektita la 28an de majo de 2006 per 62.2% de la popolaj voĉdonoj- por dua periodo inter 2006.08.07 ĝis 2010.08.07. Ekde sia unua momento kiel prezidanto, en aŭgusto de 2002, li estis konata per sia diraĵo pri kio li estis faronta, laŭvorte: "Labori, labori kaj labori".

Álvaro Uribe Vélez estas edziĝinta kun sinjorino Lina Moreno, kaj la paro havas du filojn nomataj Tomás kaj Jerónimo.


Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • Libro: La celo atingeblas, PDF, (esperantlingva tradukaĵo el la hispana originalo: No hay causa perdida) [1]