Raimundo Fernández-Cuesta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raimundo Fernández-Cuesta
Persona informo
Naskiĝo 5-an de oktobro 1897 (1897-10-05)
en Madrido
Morto 9-an de julio 1992 (1992-07-09) (94-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Komplutensa Universitato de Madrido
Familio
Patro Nemesio Fernández-Cuesta y Porta
Frat(in)o Manuel Fernández-Cuesta Merelo
Okupo
Okupo politikistodiplomatoministrojuristonotario
vdr

Raimundo Fernández-Cuesta y Merelo (Madrido, 5-a de oktobro de 1896 - 9-a de julio de 1992) estis hispana advokato kaj notario, ministro kaj politikisto kiu membris dekomence en Falange Española ekde ties fondo. Li estis amiko de José Antonio Primo de Rivera, kiu nomumis lin ĝenerala sekretario de tiu partio.

En 1936 li estis arestita en Madrido pro ordono de la respublikaj aŭtoritatoj kaj tiele venis komenco de la Hispana Enlanda Milito, dum kiu li estis interŝanĝata por la respublika politikisto Justino de Azcárate, post resti dekok monatoj prizone. Poste li ricevis el la generalo Francisco Franco la postenon de ĝenerala sekretario de Falange Española Tradicionalista y de las JONS kaj 41jaraĝa tiun de Ministro de Agrikulturo en la unua frankisma registaro kun sidejo ankoraŭ en Burgos. Tiele Franco ekvilibris la troan povon kiun Ramón Serrano Súñer akumulis en la partio, dum tiu havis almenaŭ pli gravan ministerion[1].

Li plenumis ege diversajn postenojn en la reĝimo frankismo. Kaj aktivis en la falangismaj medioj eĉ post tiu, almenaŭ ĝis 1983.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Brian Crozier, paĝo 383

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Herminio Pérez Fernández, Guía política de España. Instituciones, ABC. 14a de novembro de 1976.