Rajdo de la reĝoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.
Rajdo de la reĝoj
Monda heredaĵo

Rajdo de la reĝoj en Vlčnov
Lando  Ĉeĥio
Regiono Moravia Slovakio
Tipo nemateria heredaĵo de la homaro de Unesko
Kriterioj
Fonto [1]
Registra historio
Registrado 2011  (n.k. sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO
Popolkostumitaj spektantoj, Rajdo de la reĝoj Vlčnov 2019

Rajdo de la reĝoj (ĉeĥe: Jízda králů) estas moraviaslovaka kaj hanakia popola kutimo, specifa aspekto de reĝemaj solenoj foje disvastigitaj tra la tuta Ĉeĥio, kunigita plimulte kun kristana festo dum pentekostoj. Ekde la jaro 2011 ĝi estas enskribita fare de organizaĵo UNESCO en liston de Majstroverkoj de la buŝa kaj nemateria heredaĵo de la homaro.[1] Garantianto de prilaborado de l' indikoj pri la rajdo de la reĝoj estas Nacia instituto de popola kulturo en Strážnice.

La plej populara, ankaŭ dank' al artistoj kiel estis Joža Uprka, oni rajdas ĉiujare en moraviaslovaka Vlčnov. En Dolňácko oni rajdas en Skoronice ĉe Kyjov okaze de kyjova Moraviaslovaka jaro ekde la jaro 1921 reprezentante organizaĵojn de Sokol de Karel Kozánek, poste en lokoj kiel Kunovice, Hluk, Kyjov kaj pluaj. En Kunovice oni aranĝas la rajdon ĉiun duan jaron kaj ĉiujn tri jaroj aranĝas ĝin enkadre de siaj solenoj de Dolňácko urbo Hluk. En Hanakio tio estas DoloplazyChropyně, en kiu ĝi nomiĝas "Rajdo de reĝo Ječmínek", renovigita ĝi estas ankaŭ en hanakia urbo Kojetín. La rajdo estis revivigita ankaŭ en Hroznová Lhota, kie en la 1990-aj jaroj rajdis ĝin kelkfoje eĉ knabinoj.

En aliaj eŭropaj regionoj ekzistas similaj solenoj, kiuj havas sian diversan historian devenon kaj diferenciĝas ankaŭ nomoj, kiel: rajdo de krucistoj (křižerjo) en Luzacio, rajdo sur semitaĵo en Aŭstrio kaj Bavario, paska rajdo en Pollando, sessonorigado en svislanda Zuriko. La rajdo de la reĝoj ligas al tradiciaj kamparanaj kutimoj kiel estas printempa tranĉado de herbejo, foriro de varbitoj ktp.

Similaj estas ankaŭ kutimoj de la komenco de somero kunigitaj kun elekto de reĝo kaj reĝino disvastigita en granda parto de Eŭropo: ĉe slavoj (rusalje), Germanio (Pfingstl), Skandinavio, en Francio kaj en Anglio (May Queen, Jack in the Green, Jack o' Lent).[2]

Hodiaŭ la tradicioj de la rajdo de la reĝoj reviviĝas en vico da municipoj de moraviaslovaka regiono, antaŭ la 2-a mondmilito oni rajdis en preskaŭ ĉiu vilaĝo.

Deveno de la rajdo de la reĝoj ceremonia aŭ religia[redakti | redakti fonton]

Rajdo de la reĝoj en Vlčnov fine de la 19-a jarcento, pentrita de Joža Uprka

La estiĝo estas neklara kaj okupiĝis per ĝi jam etnografoj en la 19-a jacento. La rajdo verŝajne estiĝs devene el reĝaj ceremonioj, aŭ el paskaj procesioj, kiuj havas jam devenon en paganaj klopodoj certigi riĉan rikolton sur la kampoj de ia publika rajdado sur ĉevaloj, ĉirkaŭrajdado la kampoj, en la eksaj germanaj regionoj en Silezio tio estis „Saatreiten“ (semrajdado). Alie pentekostaj ĉirkaŭrajdadoj sur la ĉevaloj havas komuna ian karakteron de petemaj procesioj kaj ili estas formale similaj kun pentekostaj ceremoniaj reĝaj procesioj, oni portas flagojn, krucojn, oni kantas. Tiuj ĉi procesioj eble povis esti eĉ certa modelo por estiĝo de religie motivitaj procesioj. Sed ambaŭ specoj de la ceremoniaj procesioj povis estiĝi ankaŭ tute memstare, sendepende de si, ili povis paralele evolui. La rajdoj kun kruco, nomataj "krucejo" estis distinga konsisto de katolika religia kulturo precipe en germanaj etnaj teritorioj kaj en slavaj regionoj situantaj en ties senpera kontakto kiel estis LuzacioPollando.[3]

Diversaj aliaj aspektoj de la rajdo de la reĝoj en Moravio kaj en Silezio[redakti | redakti fonton]

Kaptado de kurucoj[redakti | redakti fonton]

Popola kutimo aŭ soleno estis registrita en Bojkovice fine de la 18-a jarcento, ĝi okazis kun festeno kaj rajdantoj sidis sur oksoj (Jeřábek 1971: 114). Ankaŭ neklara deveno, sed la simileco kun la rajdo de la reĝoj ĉi tie estas. Ankaŭ la rajdon de la reĝoj oni rajdis en vico de ĉirkaŭaj municipoj. Interesaj estas mencioj pri la tn. "paskaj rajdoj en Ludgeřovice" en Hluĉinio en Silezio. Laŭ diversaj historiaj mencioj plejparte de buŝa dono, ĉi tie en kelke da municipoj eksplodis post la tridekjara milito ia tiam nekonata morta malsano, kiu trafis pli ol duonon de la loĝantoj. Loka kapelano en Ludgeřovice, sub kies preĝejon la municipoj falis, proponis aranĝi paskan procesion sur ĉevaloj ĉirkaŭ la kampoj dum kantado de religiaj kantoj. Frunte de la procesio estas voktestro kun kruco.[3]

Deveno de la rajdo de reĝoj de historia reminescenco[redakti | redakti fonton]

Ceremonia alrajdo de reganto – Ladislao la 1-a

La soleno verŝajne devenas el inicianta ceremonio de juna viroj. Sed fine de la 19-a jarcento aperas vico de klopodoj pri historia subteksto de la solenoj. Tiuuj ĉi hipotezoj de la estiĝo de la rajdado de la reĝoj ekiris el rondo de moravia inteligentularo kaj ili havis en si verŝajne patriotan motivon por la historio de la ĉeĥaj landoj.[3]

Ĉeĥaj ekzemploj[redakti | redakti fonton]

  • Serĉado de reĝo Svatopluk la 2-a, kiu post la fatala batalo batalo ĉe Bratislavo en la jaro 907 malaperis senspure (Stránecká 1878: 28, Klvaňa 1891: 34)
  • Reveno de la dekdujara reĝo Venceslaon en Bohemion el militkapto de Oto de Brandenburgio en la jaro 1283
  • Fuĝo de hungara reĝo Matiaso Korvino, malvenkita en unu kunpuŝiĝo (1469) dum militoj kontraŭ Jiří z Poděbrad kaj kaŝanta sin en Uherský Brod (kritikan postenon ekprenis Václavík 1959: 54) – nuntempe la plej disvastigita legendo. Matiaso Korvino devis alivesti sin je virino, ornami sin per rubandoj, en la buŝon enmeti rozon, por ke li per la voĉo ne malkaŝiĝu kaj ĉar li estis fuĝanta el la batalo sen rimedoj, li devis (aŭ li mem aŭ la resto de akompanantaro) postuli la vilaĝanojn pri manĝo, antxua ol li venis en sian burgon en Trenčín, kien estis transveturigita ankaŭ reĝido Viktorín z Poděbrad.[4]
  • Ĉasado je reĝo kunigita kun serĉado de mita hanakia reĝo Ječmínek kaŝita en cerealoj. Simila kutimo estis ankaŭ en la suda Bohemio, kie ludante je reĝo la reĝo vere kuris por kaŝi sin en cerealoj, por ke la peliganta konsilantaro ne trovu lin. (Zítek 1899: 290)

Tatara deveno[redakti | redakti fonton]

Laŭ ies opinioj la Rajdo de la reĝoj povas havi tataran devenon. Al tio gvidas la jenaj indicioj.

  • La vizaĝo de la reĝo estas vualita per rubandoj, kiuj pendas vertikale el lia ĉapo, similan helpilon uas senĉese rajdistoj en stepoj de Kirgizio kontraŭ la suno kaj polvo, la vizaĝon ili kovras per plektitaj ĉevalharoj, kiuj pendas al la radisto el la ĉapo. Tiuj ĉi nomadoj plie ŝmiras sian vizaĝon per nigra koloro. Simile ankaŭ ilia ĉevalo havas la ĉevalhararon plektita en harplektaĵojn, kiuj pendas trans la okuloj kaj la kapo kaj ofte ili estas ornamitaj per bidoj.
  • En Kirgizio estas ankaŭ kvanto de similaj dueloj kaj ĉevalludoj kiel Kok boru- okcidente konata kiel poloo, kiu venis Anglion el Hindujo, Kyz kuumai knaboj kaj knabinoj duelantaj komune en rajdado, Upai partoprenas ĝin knaboj ekzercante en rajdado, pafado ktp.[5] DNA de la moraviaj slovakoj havas kun kirgizanoj ankaŭ en kromozomo Y en kelke da punktoj similan genetikan strukturon.[6]
  • Ankaŭ ekvoko Hýlom, hýlomHýlom, hálom, per kiu la rajdo en plimulto de la municipoj komenciĝas, verŝajne devenas el ugrofinna "hallani": aŭdi aŭ "hivóm": mi vokas [7], sed la deveno de la vorto povas esti ankaŭ tatara.

Rajdoj de la reĝoj[redakti | redakti fonton]

Vlčnov[redakti | redakti fonton]

Vlčnov – rajdo de la reĝoj

La rajdo de la reĝoj el Vlčnov estas el la rajdoj de la reĝoj la plej populara kaj ĝi havas post si minimume ducentjaran tradicion. Oni rajdas el la supra fino de la vilaĝo direkte al la suba fino kaj ĝi estas kunigita ankaŭ kun popola kermeso kaj ebleco de vizito de muzeo kaj malnovaj domoj. Ĝi okazas ĉiujare seninterrompe minimume ekde la jaro 1808[8] dum pentekosto. Tiam Ladislav Bohuslav Bartholomeides registris elekton de infana reĝo en Hungara reĝlando.[9] Devene la rajdo okazis regule dum pentekosta lundo, sed ekde la jaro 1953 ĝi transŝoviĝis al pentekosta dimanĉo kaj post la jaro 1964, kiam Vlčnov solenis la sepcentan datrevenon de la municipo, la termino anstataŭ movebla pentekosta dimanĉo estis destinita al lasta dimanĉo en majo.

La rajdo de la reĝoj en Vlnov komenciĝas dimanĉe en domo de la reĝo, poste legrutoj, dekokjaraj knaboj, komune kun samaĝaj knabinoj - kunulinoj foriras en la preĝejon al meso; poste ili rajdas al urbodomo, kie ili petas urbestron pri konsento. La enkondukaj vortoj de la rajdo estas senĉese la samaj: "Hýlom, hýlom! Aŭskultu, la supranoj, la subanoj, la hejmuloj kaj transvilaĝanoj, kion mi diros al vi pri la pentekosta dimanĉo..."

La reĝa rajdo mem konsistas el la rajdo de la legrutoj - elvokistoj sur ĉevaloj en popolkostumoj de Vlčnov, en organizaĵo de kavalerio. Ili akompanas la reĝon. La ĉevaloj estas ornamitaj per rubandoj kaj stiligitaj floroj, ankaŭ dper diversaj plimule ruĝaj koltukoj, lokigitaj laŭ manieroj de flagoj. La reĝo estas ĉiam malgranda knabo, ĉar la kondiĉo estas , por ke li estu virgulo. La reĝo sidas sur la ĉevalo, kiun gvidas lia patro, la manoj en flanko. Lia ĉevalo estas akompanata surflanke de du legrutoj kun levitaj sabroj, la reĝo havas en la buŝo blankaj rozon. Esti elektita kiel reĝo estas por la familio en la vilaĝo ĉiam granda honoro, la reĝan ĉevalon rubandumas la patrino de la reĝo. Kio rilatas al la aĝo de la reĝo, povas esti esceptoj. Laŭ ĵurnalisto Jan Janča fine de la 19-a jarcentofariĝis reĝo en Vlčnov dekokjara Tomáš [10], sed lian ĉevalon ornamis "koramikino" Františka, ĉar lia patrino jam estis por tia ĉi laboro maljuna.

La akompanantaro de la reĝo petas la rigardantajn spektantojn per sprita elvokado ("elvokaĵoj", "anoncaĵoj") pri financaj donacoj per vortoj: Por la reĝo, panjo, por la reĝo. por hezitemaj unuopuloj ili precizigas: "Ni havas la reĝon malriĉan, sed tre honestan". Oni donas al ili la financojn en ŝuon aŭ enĵetas en monujojn tie alfiksitaj. La elvokaĵoj antaŭe rilatis al la loĝantoj de unuopaj domoj en la vilaĝo, kiuj ofte pro tia elvokaĵo tre ĝojis aŭ male:

  • ...jen ĉi tie eble loĝas mia karulino, ĉar ili havas plej bonan vinon... .
  • ...jen ĉi tie ili havas belan sanan prunelon, ĉi tie ili devas havi bonan panjon....
  • ... jen ĉi tie kreskas alta herbo, ke Anjo neŝate ellitiĝas...

Nuntempe ili rilatas prefere al jam anonimaj spektantoj, kiuj alveturis por la popola amuzo, tial ofte la legruto devas improvizi:

  • Ĵus mi preterpasis montrilon, ke ĉi tie devas stari granda entreprenisto...
  • Jen ĉi tie estas junulinjo la tuta nigra, ke ŝi estas al sia knabo longe fidela...

Eĉ tiel estas okazinta, ke multaj junulinoj, pro honto ruĝiĝintaj, ekkrios prefere anticipe: "Mi donos al vi en la ŝuon! Nur jam nenion kriu je mi!" La rajdantaro estas poste akompanata de popolkostumitaj ensembloj, blovmuziko el la tuta regiono eĉ el Slovakio, marŝantaro de infanoj en popolkostumoj, sed eble eĉ holanda blovmuziko el Naarden de Komenský. La kermeso en Vlčnov proponas metiajn popolajn produktojn, hodiaŭ prefere superas suveniroj kaj lokaj specialaĵoj.

Militkapto de la reĝo[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ estas kun la rajdo de la reĝo kunigita forrabo aŭ militkapto de la reĝo, ofte en kampoj kunvenis legrutoj de unu municipo kun rajdantaro el la najbara municipo. Luktis aŭ la reĝoj inter si aŭ la tutaj grupoj reciproke. Se okazis forrabo de la reĝo, la familio devis lin elaĉeti. Por la gepatroj de la reĝo tio signifis pluajn elspezojn kaj por la tuta municipo grandan honton. Tiu ĉi agado okazis tre ofte kaj en la pasinteco tio finis eĉ tre tragike - vidu Batalo de kvar reĝoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Václav Frolec, Antonín Pavelčík, Metoděj Zemek: Jízda králů, Teps, Praha, 1990.
  • Jan Janča. Český Marat : výbor z tvorby a životní cesty moravského novináře / Jiří Jilík, Marta Kondrová, V Uherském Hradišti : Pro Klub sportu a kultury ve Vlčnově vydalo nakl. JJ, 2008 s.64

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Czech Republic – Information related to Intangible Cultural Heritage
  2. (1910) Králové a královničky. Praha: Nakladatelství F. Šimáčka.
  3. 3,0 3,1 3,2 FROLEC Václav – Jízda králů. Arkivita el la originalo je 2011-10-27. Alirita 2009-05-16.
  4. Jízda Králů a Matyáš Korvín oficiální verze. Arkivita el la originalo je 2007-05-18. Alirita 2009-05-16.
  5. Kyrgyzstán folklorní jezdecké slavnosti. Arkivita el la originalo je 2009-02-14. Alirita 2021-07-18.
  6. DNA Slováků. Arkivita el la originalo je 2021-07-19. Alirita 2021-07-18.
  7. Hálom, jízda králů v Kyjově[rompita ligilo]
  8. Vlčnovská jízda tradice od roku 1808. Arkivita el la originalo je 2005-12-14. Alirita 2009-05-16.
  9. https://na.nulk.cz/1990/1/Nr.html - národopisné aktuality, KRAJSKÉ STŘEDISKO LIDOVÉHO UMĚNÍ VE STRÁŽNICI, 1990 - ČÍSLO 1
  10. Jan Janča. Český Marat : výbor z tvorby a životní cesty moravského novináře, Jiří Jilík, Marta Kondrová, V Uherském Hradišti : Pro Klub sportu a kultury ve Vlčnově vydalo nakl. JJ, 2008, strana: 64

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]