Ranĉi
Ranĉi | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Retpaĝaro | www.ranchi.nic.in [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 073 440 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 6 134 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 23° 21′ N, 85° 20′ O23.35555555555685.334722222222Koordinatoj: 23° 21′ N, 85° 20′ O [+] | ||
Alto | 651 m [+] | ||
Areo | 175 km² (17 500 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Ranĉi (en lokaj lingvoj: राँची, রাঁচি kaj رانچی) estas milionurbo en Barato, kie estas ĉefurbo de subŝtato Ĝharkhando.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- 23°21′00″N 85°19′48″O / 23.35°N, 85.33°OKoordinatoj: 23°21′00″N 85°19′48″O / 23.35°N, 85.33°O
- Areo: 141 km²
- Supermara alteco: 619 m
- Loĝantaro: 1.590.000 (en 2010)
- Horzono: UTC +5:30
- Telefonkodo: +91 651
- Aŭtokodo:
- Poŝtkodo: 834001
Geografio[redakti | redakti fonton]
Ranĉi situas en nordorienta parto de la lando sur altebenaĵo. En la proksimo diversaj akvofaloj troviĝas, tial la urbo ricevis kromnomon "urbo de akvofaloj".
Historio[redakti | redakti fonton]
La loknomo devenis de loka birdo, kiu estas konsiderita sankta birdo. La pli frua loknomo estis "Lohardaga" ĝis 1899.
Klimato[redakti | redakti fonton]
Ranĉi havas subtropikan klimaton. La temperaturo somere estas 20-37 °C, vintre 8-25 °C. Jare pluvas po 1430 mm. Precipe inter junio-oktobro pluvas.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
En Ranĉi aŭtobusoj mankas, tial oni uzas rikiŝojn kaj taksiojn. La urbo havas 2 aŭtovojojn, kie jam longdistancaj aŭtobusoj trafikas. Ranĉi havas bonajn kontaktojn trajnajn al Nov-Delhio, Mumbajo, Kolkata, Puneo ktp. La flughaveno servas al la enlandaj urbegoj.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Jam dum dominado de britoj Ranĉi estis grava industria urbo, kie oni okupiĝis precipe pri silko kaj ŝelako. Post la sendependiĝo ankaŭ la peza industrio graviĝis.