Reĝa Belga Futbala Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reĝa Belga Futbala Asocio
Koninklijke Belgische Voetbalbond
federacio de futbalo
Komenco 1895 vd
Lando(j)  Belgio
Sidejo Bruselo
Ĉefestro(j) Gérard Linard vd
Membro de FIFAUEFA • Vlaams Sporttribunaal vd
Posedatoj Belga nacia teamo de futbalo • virina nacia futbala teamo de Belgio • vira sub-21-jarula futbala teamo de Belgio • Belgium national beach soccer team • belgia nacia futbala teamo de viraj sub-20-jaruloj • belga nacia futbala teamo de viraj sub-17-jaruloj • Belgium national under-19 football team • Belgium national under-18 football team • Belgium national football B team vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Reĝa Belga Futbala Asocio, nederlande Koninklijke Belgische Voetbalbond, france Union Royale Belge des Sociétés de football association kaj germane Königlicher Belgischer Fußballverband, estas la nacia futbala asocio en Belgio, unuavice federacio de la landaj futbalkluboj. Ĝi estas la landa asocio de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia aŭ mallonge FIFA kaj de la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj aŭ mallonge UEFA, kaj fondiĝis en 1895. La asocio interalie jam ekde tiu jaro organizas ĉiujaran ĉampionecon en la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj de la lando, nomata Divizio 1A, oficiale ekde 2016 Jupiler Pro League (1A) pro sponsorado, do profesia ligo "Jupiler" - france tradicie nomata Division 1A, nederlande kutime daŭre Eerste klasse. La ligo sekve estas unu el la plej malnovaj futbalaj ligoj en la mondo. La bierfarejo Anheuser-Busch InBev kun sia marko Jupiler el precipe franclingva urbo Lieĝo (Liège/Luik/Lüttich) nun estas sponsoro de la ligo kaj kaŭzis la nunan nomon, baze en la angla, kvankam la angla tute ne estas oficiala lingvo en Belgio. La ĉampiono en 2023 estas la klubo Royal Antwerpen (oficiale je angla nomo Royal Antwerp Football Club, evidente el Antverpeno), sed sume plej ofte en la historio ĉampionis la klubo RSC Anderlecht (prononco nederlande ɑndərˌlɛxt, france ɑ̃dɛʁlɛkt) el la dulingva Brusela Ĉefurba Regiono - laŭ la stato de 2023 entute 34-foje.

Krome la Belga vira nacia teamo de futbalo kaj la Belga virina nacia teamo de futbalo reprezentas la landon en internaciaj matĉoj.