Reĝa Federacio Hispania de Futbalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reĝa Federacio Hispania de Futbalo
emblemo
sporta federacio en Hispanio • federacio de futbalo
Komenco 29-a de septembro 1913 vd
Lando(j)  Hispanio
Sidejo Las Rozas
Ĉefestro(j) Luis Rubiales • Ángel María Villar • Juan Luis Larrea vd
Membro de FIFAUEFA vd
Posedatoj hispana nacia futbala teamo de virinaj sub-19-jaruloj • hispana nacia futbala teamo de virinaj sub-20-jaruloj • hispana nacia B-futbala teamo • hispana virina nacia teamo de plaĝa futbalo • Hispana nacia teamo de futbaloHispana virina nacia teamo de futbalo • hispana nacia futbala teamo de viraj sub-21-jaruloj • hispana nacia futbala teamo de viraj sub-17-jaruloj • hispania nacia futbala teamo de viraj sub-20-jaruloj • hispana nacia teamo de plaĝa futbalo • vira sub-23-jarula futbala teamo de Hispanio • vira sub-19-jarula futbala teamo de Hispanio • vira sub-18-jarula futbala teamo de Hispanio • ina sub-17-jarula futbala teamo de Hispanio • vira sub-16-jarula futbala teamo de Hispanio • hispana nacia amatora futbala teamo • hispana nacia futbala teamo de viraj sub-15-jaruloj • historio de la hispana nacia teamo de futbalo vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
futbalistoj de la hispana nacia teamo celebras la gajnon de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 en Madrido
la hispana nacia teamo antaŭ la ekflugo al la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012

La Reĝa Federacio Hispania de Futbalo, hispane Real Federación Española de Fútbol (RFEF), katalune Reial Federació Espanyola de Futbol, estas la nacia futbala asocio en Hispanio, unuavice federacio de la landaj futbalkluboj. Ĝi estas la landa asocio de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia aŭ mallonge FIFA kaj de la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj aŭ mallonge UEFA, kaj fondiĝis en 1913. La asocio havas sian sidejon en aparta "futbala urbeto" en la antaŭurbo Las Rozas de Madrido, unu el la plej grandaj municipoj de la Madrida Regiono. Ĝi interalie ekde la jaro 1995 organizas ĉampionecon en la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj de la lando, la tielnomata "Unua Divizio" - hispane Primera División, katalune Primera Divisió, neformale nomata "La Liga". La ĉampiono en 2023 estas la klubo Futbala Klubo de Barcelono, kiu ĉampionas la 27-an fojon, sed sume plej ofte en la historio ĉampionis la klubo Real Madrid - laŭ la stato de 2023 entute 35-foje.

Naciaj teamoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

blazono de la vira nacia teamo