Recanto das Emas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Recanto das Emas estas administra regiono, neoficiale grandurbo en Federacia Distrikto en Brazilo kun kodo RA XV. La loknomo devenis de tipa planto en tiu loko.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Recanto das Emas en Brazilo (ruĝe)

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kultura kaj sporta centro en Recanto das Emas
Monumento en Recanto das Emas

Recanto das Emas situas en meza parto de la lando. Braziljo troviĝas nur 26 kilometrojn. La najbaroj estas Samambaia (norde), Gama (sude), Riacho Fundo II (oriente) kaj Santo Antônio do Descoberto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Recanto das Emas estis fondita en 1993 por havi necesan teritorion al laboristoj, kiuj konstruis la novan ĉefurbon Braziljon. Pli frue malgrandaj bienoj funkciis en tiu loko. En 1996 leĝo kreis ekologian parkon el parto de administra regiono.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Recanto das Emas situas en humida subtropika klimato. La jara averaĝa temperaturo estas 20 °C. Jare pluvas po 1540 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. La pluva sezono daŭras de oktobro ĝis aprilo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]