Regiono Morogoro
Regiono Morogoro (svahile Mkoa wa Morogoro) estas unu el la regionoj de Tanzanio. Ĝi havas areon de 72 939 km² kaj ĉ. 1,8 milionojn da loĝantoj. Ĝia ĉefurbo estas urbo Morogoro. Ĝi situas en la orienta interno de la lando kaj estas tute ĉirkaŭata de aliaj tanzaniaj regionoj.
La regiono estas subdividita al ses distriktoj (interkrampe la loĝantaro en 2002):
- Mvomero (260.525)
- Kilosa (489.513)
- Kilombero (322.779)
- Ulango (194.209)
- Urba Morogoro (Morogoro mjini, 263.920)
- Kampara Morogoro (Morogoro Vijijini, 228.863)
Grava produkto de la regiono estas sukerkano.
|