Regiono Rukwa
Rukwa (svahile Mkoa wa Rukwa) estas regiono de Tanzanio. Ĝia ĉefurbo estas Sumbawanga. La regiono havas 1.141.743 loĝantojn (censo de 2002) kaj areon de 68.635 km².
Rukvo situas sud-okcidente en la lando, ĝi limas al
- Regiono Kigoma (norde)
- Regio Tabora (nord-oriente)
- Regiono Mbeya (oriente)
- Zambio (sude)
- Lago Tanganjiko (okcidente, kun Kongo Kinŝasa aliborde)
Administre Rukwa estas dividita al kvar distriktoj:
- Mpanda
- Nkasi
- Sumbawanga Kampara (Sumbawanga Vijijini)
- Sumbawanga Urba (Sumbawanga Mjini)
Plej signifa urbo krom Sumbawanga estas Mpanda en la nordo. En la centro de la regiono troviĝas nacia parko Katavi.
|