Renaud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Séchan (apartigilo)
Renaud
Persona informo
Naskiĝo 11-an de majo 1952 (1952-05-11) (71-jaraĝa)
en 15-a arondismento de Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Lycée Montaigne
Subskribo Renaud
Familio
Patro Olivier Séchan
Patrino Solange Mériaux/Séchan
Frat(in)o Thierry Séchan
Edz(in)o Romane Serda • Dominique Quilichini
Infanoj Lolita Séchan • Malone Séchan
Okupo
Okupo kantotekstisto • kantistokomponistoverkistokantaŭtorokantoverkisto • filmkomponisto • filmaktoro • diskografa artisto • muzikisto
vdr

Renaud (Renaud Séchan) (naskiĝis la 11-an de majo 1952 en Parizo, Francio) estas fama kantisto de francaj kanzonoj.

Li estas unu el la plej famaj kantistoj en Francio. En liaj kanzonoj li miksas ribelon kaj tenerecon, ekbatalon kaj humuron por kritiki socion, por doni omaĝon aŭ ridi. En ĉiuj siaj kanzonoj, li uzas parolmanieron ege personan kaj multe da slango.

Renaud ankaŭ aktoris kelkajn filmojn, el kiuj estas adapto pri la romano Germinal de Émile Zola. Tiu verko temas pri la laboristaj ribeloj en la karbaj minejoj en la Norda parto de Francio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Infaneco kaj adoleskeco[redakti | redakti fonton]

Renaud naskiĝis la 11-an de majo 1952 en la 14-a arondismento de Parizo. Li havas ĝemelan fraton (David), kaj kvar aliajn gefratojn inter kiuj estas la verkisto Thierry Séchan.

Lia patro, Olivier Séchan, origina el protestanta familio de suda parto de Francio, estas instruisto pri germana kaj nederlanda lingvoj, tradukisto kaj verkisto de detektivaj romanoj. Li ricevis la premion Deux-Magots en 1945 pro sia verko Les Corps ont soif. Lia patrino, origina el familio de Norda Francio, estas laboristino.

Malgraŭ kelkaj kapablecoj, li vidigas nur iomete intereson pri studoj, kun abomeno speciala pri gimnastiko. Li mem diras ke li poziciĝas apud la malantaŭo de la lernoĉambro: li "ekhavas kompanion kun la hejtilo de la lernoĉambra malantaŭo", ekde la 6-a klaso.

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1975: Amoureux de Paname
  • 1977: Laisse béton
  • 1979: Ma gonzesse
  • 1980: Marche à l'ombre
  • 1981: Le Retour de Gérard Lambert
  • 1983: Morgane de toi
  • 1985: Mistral gagnant
  • 1988: Putain de camion
  • 1991: Marchand de cailloux
  • 1993: Renaud cante el' Nord
  • 1994: À la belle de Mai
  • 1995: Les Introuvables (KD enhavanta kelkajn rarajn kanzonojn)
  • 1996: Renaud chante Brassens (kantoj de Georges Brassens)
  • 2002: Boucan d'enfer
  • 2006: Rouge Sang
  • 2009: Molly Malone

Ceteraĵoj[redakti | redakti fonton]

Lian kanzonon pri Ingrid Betancourt Dans la Jungle tradukis du personoj esperanten: Nicola Ruggiero[1] kaj Daniel Pérard[2].

Pli malnovan kanzonon Manhattan-Kaboul esperantigis Philippe Berizzi kiu havis skribitan permeson por traduki ĝin [3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]