Rezső Szalatnai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rezső Szalatnai
Memortabula reliefo pri Rezső Szalatnai
Memortabula reliefo pri Rezső Szalatnai
Persona informo
Naskiĝo la  23-an de oktobro 1904(nun 1904-10-23)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Nagyszalatna
Morto la 23-an de marto 1977
en  Hungario Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj ĉeĥaslovakahungara
Ŝtataneco HungarioĈeĥoslovakio
Alma mater Universitato Komenio en Bratislavo
Memorigilo Rezső Szalatnai
Familio
Infano Judit Szalatnai
Okupo
Okupo literaturhistoriisto • Literatura tradukistobibliotekistoinstruisto
vdr

Rezső Szalatnai [reĵO salatnai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szalatnai Rezső estis hungara bibliotekisto, publikigisto, instruisto. Lia origina familia nomo estis Ráchel.

Rezső Szalatnai[1] naskiĝis la  23-an de oktobro 1904(nun 1904-10-23) en Nagyszalatna (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Zvolenská Slatina en Slovakio), li mortis la 23-an de marto 1977 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Rezső Szalatnai maturiĝis en gimnazio en Szakolca, poste li akiris pedagogian diplomon en Universitato Komenio en Bratislavo. Depost la 1-a mondmilito li apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Inter 1930-1934 li instruis en instituto, inter 1934-1945 en hungara gimnazio en Bratislavo, dum en 1940 li estis en prizono pro la politiko. Tiutempe li kontribuis en ĉeĥoslovakiaj hungaraj gazetoj, ankaŭ en Hungario ekzemple en Népszava kaj Nyugat. Depost la 2-a mondmilito li estis senrajta pro Dekretoj de Beneš, li laboris en biblioteko. En 1948 li translokiĝis al Budapeŝto, kie li instruis 2 jarojn en instituto. Inter 1950–1965 li estis bibliotekisto en Universitata Biblioteko (Budapeŝto), poste li pensiuliĝis. Li kandidatiĝis en 1964 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia edzino naskis filinon en 1933. li vidviniĝis en 1974. Li ricevis 2 ĉeĥajn premiojn en 1931 kaj 1936, hungaran en 2000.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Na brehu černych vod (antologio, 1931)
  • Van menekvés (eseoj, kritikoj, 1932)
  • Petőfi Pozsonyban (1954)
  • Kempelen, a varázsló (porjunulara romano, 1957, eldonita 4-foje)
  • Juhász Gyula hatszáz napja (1962)
  • A cseh irodalom története (1964)
  • Magyar írók nyomában (1967)
  • Arcképek, háttérben hegyekkel (1969)
  • Kisebbségben és igazságban (1970)
  • Elindulunk és visszatérünk (membiografia romano, 1977)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]