Richard Courant

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Richard Courant
Richard Courant.jpg
Persona informo
Naskiĝo 8-an de januaro 1888 (1888-01-08)
en Lubliniec, tiam Flago-de-la-Germana-Regno.svg Germana Regno (hodiaŭ Pollando)
Morto 27-an de januaro 1972 (1972-01-27) (84-jara)
en Novjorko
Etno Germanoj [#]
Lingvoj germana lingvoangla lingvo [#]
Ŝtataneco GermanioUsono [#]
Alma mater Universitato de GöttingenUniversitato de Vroclavo [#]
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio [#]
Familio
Infanoj Ernest Courant [#]
Parencoj Carl David Tolmé Runge • Jürgen Moser • Theodore James Courant [#]
Profesio
Okupo matematikisto • universitata profesoro [#]
Laborkampo analitiko [#]
Aktiva en GöttingenNovjorko [#]
Doktoreca konsilisto David Hilbert [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Richard COURANT [kurant] (8-a de januaro 1888 – 27-a de januaro 1972) estis german-usona matematikisto. Li estas plej bone konata de la ĝenerala publiko pro la libro What is Mathematics? (Kio estas matematiko?), kunverkita kun Herbert Robbins.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li studis en la Universitato de Vroclavo, en la Universitato de Zuriko kaj en la Universitato de Göttingen. Li iĝis helpanto de David Hilbert en Gotingeno kaj tie doktoriĝis en 1910. Li devis militservi en la Unua Mondmilito, sed li estis vundita tuj post sia ekmilito kaj devis foriri. Courant lasis postenon en la Universitato de Münster en 1921 por ekhavi la postenon de Erich Hecke en la Universitato de Gotingeno.[1] Tie li fondis la Matematikan Instituton, kiun li estris kiel direktoro ekde 1928 ĝis 1933.

Courant foriris el Germanio en 1933, pli frue ol multaj fuĝintaj judoj. Li ne perdis sian postenon ĉar li estas juda, ĉar lia iama militservo kiel front-linia soldato esceptigis lin; tamen, lia publika membreco en la social-demokrata maldekstro estis sufiĉa tialo (por la Nazioj) por lia demisio.[2]

En 1936, post unu jaro en Cambridge, Courant akceptis profesorecon en la Novjorka Universitato en Novjorko. Tie li fondis instituton por gradigaj studoj en aplika matematiko. La "Courant Institute of Mathematical Sciences" (kiel ĝi estis renomita en 1964) estas nune unu el la plej respektitaj esplorcentroj en aplika matematiko.[3]

Courant kaj David Hilbert verkis la influan lernolibron Methoden der mathematischen Physik kiu, kun siaj reviziitaj eldonoj, estas ankoraŭ valida kaj amplekse uzata ekde ties publikigo en 1924. Kun Herbert Robbins li kunverkis popularan rigardon de pli alta matematiko, intencita por la ĝenerala publiko, titolita What is Mathematics? (Kio estas matematiko?). Kun Fritz John li ankaŭ kunverkis la du-voluman verkon Introduction to Calculus and Analysis (Enkonduko al kalkulo kaj al analizo), unuafoje publikigita en 1965.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • kun Herbert Robbins: Was ist Mathematik? 5. Auflage. Springer Verlag, 2000, ISBN 354063777X
  • kun Adolf Hurwitz: Funktionentheorie. 4. Auflage (kun Helmut Röhrl) Springer Verlag, 1922/1964
  • Methoden der mathematischen Physik. 2 Bde. Springer Verlag, 1968 (1924, 1930), rete: Methoden der mathematischen Physik 1924
  • Vorlesungen über Differential- und Integralrechnung. 2 Bde. Springer Verlag, 1970 (1924)
    • Englische Ausgabe mit Fritz John: Introduction to calculus and analysis, 2 Bände, Springer Verlag 1989
  • Dirichlets principle, conformal mappings and minimal surfaces. Interscience, 1950
  • kun Kurt Friedrichs: Supersonic Flow and Shock Waves. Interscience, 1961 (1948)
  • Über konforme Abbildung von Bereichen, welche nicht durch alle Rückkehrschnitte zerstückelt werden, auf schlichte Normalbereiche. Mathem. Zeitschr. Bd. 3, Heft 1/2, S. 9, Springer, Berlin (1919).
  • Über die Theorie der linearen partiellen Differenzengleichungen. Nachr. d. Gesellsch. d. Wissensch. zu Göttingen. Mathem.-phys. Klasse, Band 23, 1925
  • Bemerkungen zur Frage der numerischen Auflösung von Randwertproblemen, die aus der Variationsrechnung entspringen. Nachr. d. Gesellsch. d. Wissensch. zu Göttingen. Mathem.-phys. Klasse, Band 1925
  • Über eine Klasse von kovarianten Funktionalausdrücken, welche aus Variationsproblemen entspringen. Nachr. d. Gesellsch. d. Wissensch. zu Göttingen. Mathem.-phys. Klasse, Band 18, 1925
  • Über direkte Methoden bei Variations- und Randwertproblemen, Jahresbericht der Deutschen Mathematiker-Vereinigung 1926.
  • kun Kurt Friedrichs, Hans Lewy: Über die partiellen Differenzengleichungen der mathematischen Physik. Mathematische Annalen, Band 100, 1928, S. 32–74

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Constance Reid: Richard Courant. 1888–1972 – der Mathematiker als Zeitgenosse, Springer Verlag 1979, ISBN 0-387-09177-7.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bergmann, Birgit. (2012-10-22) Transcending Tradition: Jewish Mathematicians in German Speaking Academic Culture. Springer Science & Business Media. ISBN 978-3-642-22464-5.
  2. (1991) “Edmund Landau's Göttingen: From the Life and Death of a Great Mathematical Center”, The Mathematical Intelligencer 13 (4), p. 12–18. doi:10.1007/bf03028334. 
  3. Best Applied Math Programs. U.S.News.