Nederlanda aŭtovojo 4

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rijksweg A4)
Nederlanda aŭtovojo 4
aŭtovojo • rijksweg
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 130 km
Provincoj: Norda Holando,
Suda Holando,
Norda Brabanto
Mapo
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
pri la plej grandaj urboj de la itinero vidu tekste
Paso de strato
Map
vdr

La nederlanda aŭtovojo 4A4 (nederlande Rijksweg 4, aŭ Autosnelweg A4) estas aŭtovojo inter la urbo Amsterdamo norde kaj la limo inter Nederlando kaj Belgio proksime de la komunumo Woensdrecht (prononco [Vu:nsdreĥt]) en Norda Brabanto sude. La aŭtovojo en sia nuna stato de la jaro 2015 longas 130 kilometrojn kaj estas interrompita, inter Hoogvliet (prononco [Ho:ĥfli:t]) kaj Klaaswaal (prononco [Kla:sva:l]). La vojo konstruiĝis ekde la jaro 1950 kaj estis (fakte daŭre estas) planata kontinua aŭtovojo inter la urboj Amsterdamo kaj Bruselo. En Belgio ĝi daŭriĝas kiel belga aŭtovojo A2 preter Antverpeno ĝis la belgia ĉefurbo. Krome la vojo rekte ligas la flughavenon Schiphol (prononco [Sĥiphol]) al la aŭtovoja reto.

La vojo estas parto de la eŭropaj ŝoseoj kaj .

la aŭtovojo flanke de tri modernaj ventoelektrejoj kaj de ĉekanala historia ventomuelejo
Parto Delft-Schiedam du tagojn post malfermiĝo