Roald Amundsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Foto kun subskribo

Roald Engelbregt Gravning AMUNDSEN [RUal Amunsn] (naskiĝis la 16-an de julio 1872, mortis la 18-an de junio 1928) estis norvega polusa esploristo. Li estas plej konata pro esti la unua homo kiu atingis la Sudan Poluson, en 1911, kaj pro esti la unua homo kiu velveturis tra la tuta Nordokcidenta pasejo dum 1903-1906.

La Belga antarkta ekspedicio 1896-97

Amundsen volis partopreni la ekspedicion de la belga esploristo Adrien de Gerlache per la boato Belgica, al la antarkta magnetpoluso. Li dungigis sin kiel sensalajra maristo la 16-an de aŭgusto 1896, sed estiĝis direktilisto jam antaŭ la ekvojaĝo.

La Nordokcidenta pasejo 1903-06

«Gjøa»

Amunden gvidis en 1903 la unuan ekspedicion kiu sukcesis traveturi la Nordokcidentan pasejon inter la Atlantika Oceano kaj la Pacifika Oceano per la ŝipo Gjøa. Krom Amundsen partoprenis ankaŭ Anton Lund, Helmer Hanssen, Peder Ristvedt, Godfred Hansen, Gustav Juel Wiik kaj Henrik Lindstrøm.

La ekspedicio vojaĝis tra Bafina Golfo, Lancaster Markolo, Peel Markolo, James Ross Markolo kaj Rae Markolo, kaj ili pasigis du vintrojn en la glacio. Dum la ekspedicio ili inter alie faris mezurojn por trovi la pozicion de la Arkta magnetpoluso. Amundsen estis la dua kiu atingis ĝin, kaj la unua kiu pruvis ke la magnetpolusoj moviĝas.

Ili daŭrigis sude de la Victoria Insulo, kaj la ŝipo forlasis la arktan insularon la 17-an de aŭgusto 1905, sed devis travintri antaŭ ol ili povis daŭrigi al Nome en Alasko. La urbo Eagle en Alasko, kiu situis 800 km for, havis telegrafon. Tien vojaĝis Amundsen surtere, por telegrami ke li atingis sian celon la 5-an de decembro 1905. Nome atingiĝis en 1906.

La Suda polusa ekspedicio 1910-1912

Roald Amundsen

Post la Nordokcidenta pasejo, Amundsen planis ekspedicion al la Norda poluso. Li prunteprenis la ŝipon Fram de Fridtjof Nansen, kaj pretigis ĝin por la vojaĝo. Sed ricevinte la novaĵon ke Robert Peary jam atingis la poluson, li ŝanĝis la planon al la Suda poluso. Amundsen timis ke Nansen reprenus sian ŝipon se li ekscius pri la ŝanĝitaj planoj, kaj tial rakontis pri tio nur al sia frato kaj al la ŝipestro. Nur kiam ili jam atingis Madejro Amundsen informis la ŝipanaro. Ĉiu ŝipano elektis kuniri al Antarkto.

Krom Amundsen mem, partoprenis Olav Bjaaland, Hjalmar Johansen, Helmer Hanssen, Sverre Hassel, la kuiristo Henrik Lindstrøm, Kristian Prestrud, Jørgen Stubberud kaj Oscar Wisting.

La 14-an de januaro 1911 Fram atingis Antarkton. Dum kelkaj semajnoj ili metis depotojn laŭ la planata vojo al la Suda poluso. Entute ili metis 3040 kilogramoj da nutroprovizo kaj ekipaĵo en la depotoj.

Kune kun Olav Bjaaland, Helmer Hanssen, Sverre Hassel kaj Oscar Wisting li atingis la poluson je la 14-a de decembro 1911, 35 tagojn antaŭ ekspedicio gvidata de Robert Falcon Scott. Ĉar neniu el la du ekspedicioj havis kun si radiotelegrafiilon, lia sukceso konatiĝis nur la 7-an de marto 1912.

La plej grava kialo por lia sukceso verŝajne estas la uzado de hundoj por tiri la sledojn. Dumvoje li buĉis multajn hundojn, kaj tiel ŝparis iom da pezo de nutraĵoj por la hundoj. La buĉitaj hundoj ankaŭ donis freŝan viandon kaj al la aliaj hundoj kaj al la viroj. La freŝa viando estis grava por malhelpi skorbuton.

Amundsen verkis pri sia vojaĝo libron.

La Norda poluso

En 1925 Amundsen provis atingi la Nordan poluson per du hidroplanoj. La 21-an de majo ili ekflugis de Svalbardo. Ili surteriĝis je 87° 44' norde, sed ekflugi denove estis tre malfacila. Unu el la hidroplanoj difektiĝis kaj ili devis forlasi ĝin. Nur je la 15-an de junio ili sukcesis reflugi kun ĉiu ses, kaj revenis al Svalbardo.

En 1926 Amundsen kaj la itala generalo Umberto Nobile faris ekspedicion en aerŝipo, kiu de Spicbergo iris al Alasko, superflugante la nordan poluson je la 11-a de majo. Sian aerŝipon ili nomis Norge (Norvegio).

Sav-ekspedicio por Nobile 1928

En 1928 Nobile ekiris al plia ekspedicio nordpolusa en aerŝipo Italia (Italio). Kiam Amundsen aŭdis, ke la ekspedicio akcidentis, li organizis sav-ekspedicion en aviadilo, kiu tamen neniam estis retrovita.

Amundsen en posteco

Internacia esplora stacio ĉe la suda poluso portas la nomon de Amundsen kaj de lia rivalo Scott. Parto de la maro ĉirkaŭ Antarktio estas nomita laŭ Amundsen. Ankaŭ kratero proksime de la suda poluso de Luno portas lian nomon.

Eksteraj ligiloj

greke http://odin.dep.no/odin/engelsk/norway/history/032005-990461/index-dok000-b-n-a.html greke http://etext.library.adelaide.edu.au/a/amundsen_r/southpole greke http://mymultimedia.narod.ru/biogr/amundsen/am.htm greke http://www.norge.ru/history/raylamyndsen.html