Rob de Nijs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Rob de Nijs en 2008

Rob de Nijs [de Nejs] (la 26-an de decembro 1942(nun 1942-12-26) (76‑jara)) estas fama nederlanda kantisto kaj aktoro. Li estas iom konata ankaŭ en Esperantio, ĉar li en la jaro 1989 eldonis diskon kun esperantlingva kanto.

Rob de Nijs & the Lords kantas Ritme van de regen (Ritmo de la pluvo) en la Nederlanda televidoprogramo Rooster en 1963

Rob de Nijs gajnis en 1962 je la aĝo 19 premion kun sia muzikgrupo Rob de Nijs & The Lords. La unua premio estis kontrakto kun diskeldonejo. La unuaj du kantoj estis malsukcesaj, sed Ritme van de regen 1963 estis furora; de ĝi vendiĝis entute preskaŭ 100.000 ekzemplerojn. En 1963 li partoprenis en la Kantokonkurso en Knokke-Heist - Belgio.

En 1976 li de la NIPO estis proklamita la plej populara kantisto de Nederlando. En 1985 li havis plej grandan sukceson de sia kariero kun la paca kanto Laat alles wat ademt. Tamen tiu kanto atingis nur la duan vicon de la listo de furorkantoj. En 1996 li sukcesis atingi la pinton kun la kanto Banger hart.

Lian kantaron oni hodiaŭ en Flandrio kaj Nederlando daŭre aŭskultigas sufiĉe ofte en radio. Li estas unu el la 10 plej popularaj nederlandlingvaj kantistoj.

Lia kanto en Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Wereldwijd één stem/Unu voĉ' tutmonda, CDR-127.47.52-EMI, 1989 (nur parte en Esperanto)
  • Wereldwijd één stem - 4'38 (1988) (P.Field/B.Meuldijk)Uitg.: SBK Songs/Pur Sang Music

EMI 006-1274747 EMI cds 1274752

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]