Jean-Baptiste Robert Lindet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Robert Lindet)
Jean-Baptiste Robert Lindet
Persona informo
Naskiĝo 2-an de majo 1746 (1746-05-02)
en Bernay
Morto 17-an de februaro 1825 (1825-02-17) (78-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Subskribo Jean-Baptiste Robert Lindet
Okupo
Okupo politikistoadvokato
vdr

Jean-Baptiste Robert LINDET (2a de majo 1746 en Bernay (Eure) – 17a de februaro 1825) estis franca politikisto de la epoko de la Franca Revolucio. Lia frato, Robert Thomas Lindet, iĝis konstitucia episkopo kaj membro de la Nacia Konvencio. Kvankam lia rolo eble ne estis spektakla, Jean-Baptiste Lindet ludis gravan rolon en la enpovigo de la pligraviĝanta meza klaso kiu estis hegemonia en la politiko de Francio dum la Revolucio.

Li iĝis anstataŭa membro en la Komitato por publika savado la 6an de aprilo 1793, kaj tuj anstataŭis la malsanan Jean Antoine Debry. Ĉiuj membroj de la Komitato apartenis al la burĝaro de la Antikva Reĝimo, estis Montaruloj, kaj ĉiuj havis ampleksan sperton servante kiel lernantoj en antaŭaj asembleoj aŭ en altaj ŝtataj postenoj. Lindet estis unika inter la membraro de la Komitato ĉar li estis 46-jaraĝa, dum la averaĝa aĝo de la membroj estis 30.

Supozita portreto de Jean-Baptiste Robert Lindet.

Tre implikita en la afero de nutroliverado, li montris sian administracian talenton en la regado de tiu problemo. Lindet estis la departementestro, aŭ "ekzamenisto" de la Nacia Nutrokomitato, kiu zorgis ĉefe pri ekonomia politiko kaj pli specife estis responsa pri la provizado de vivtenado, vestoj kaj transportoj. Tiu korpuso konsistis el ĉirkaŭ 500 membroj en la epoko de la pinto de la Teroro, kaj li ofte forsendis membrojn por taskoj de spionado. Por unu el tiuj misioj, Lindet estis sendita al distriktoj de Rhône, Eure, Calvados kaj Finistère, cele al subpremado de ribeloj. Li estis sukcesa kaj kapablis apliki reamikigan politikon. La Nacia Nutrokomitato funkciis ankaŭ por superrigardi la produktadon de agrikulturo kaj industrio, kontroli la laborforton por la militaj klopodoj kaj la komercon.

Kvankam li formale ne estis kontraŭulo de Maximilien Robespierre, li ankaŭ ne subtenis lin, kaj li estis, kun Philippe Rühl, unu el nur du membroj de la Komitato kiuj ne subskribis la ordonon ekzekuti Danton kaj liajn partianojn. Kiam oni petis tion de li, li respondis al Louis de Saint-Just: "Mi estas ĉi tie por protekti civitanojn, kaj ne por murdi patriotojn".

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Amand Montier, Robert Lindet (Paris, 1899) kaj Correspondance de Thomas Lindet (Paris, 1899).
  • H. Turpin, Thomas Lindet (Bernay, 1886).