Robert Mugabe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Robert MUGABE)
Lia Ekscelenco La Honorinda Prezidento
Robert Gabriel Mugabe
Mugabe dum traktado de Afrika Unio en Adis-Abebo, Etiopio la 31-an de januaro 2008.
Mugabe dum traktado de Afrika Unio en Adis-Abebo, Etiopio la 31-an de januaro 2008.
Persona informo
Robert Gabriel Mugabe
Robert Gabriel Mugabe
Naskonomo Robert Gabriel Mugabe
Naskiĝo 21-an de februaro 1924 (1924-02-21)
en Kutama, Salisbury, Sud-Rodezio
Morto 6-an de septembro 2019 (2019-09-06) (95-jaraĝa)
en Gleneagles Hospital, Tanglin,  Singapuro
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo Kutama vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj Ŝonaangla vd
Ŝtataneco Zimbabvo vd
Alma mater Universitato de Fort Hare
Universitato de Londono
Universitato de Sud-Afriko
Partio ZANU-PF
Subskribo Robert Mugabe
Familio
Patro Gabriel Mugabe Matibiri vd
Patrino Amai Bona Mugabe vd
Gefratoj Sabina Mugabe vd
Edz(in)o Sally Hayfron (mortinta)
Grace Marufu
Infanoj Bona Mugabe • Chatunga Bellarmine Mugabe • Michael Nhamodzenyika Mugabe • Robert Peter Mugabe Jr. vd
Parencoj Perence Shiri vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Laborkampo politiko vd
Prezidento de Zimbabvo
Dum 31-a de decembro 198721-a de novembro 2017
Vicprezidento Joseph Msika
Joice Mujuru
Antaŭulo Canaan Banana
Sekvanto Emmerson Mnangagwa
Ĉefministro de Zimbabvo
Dum 18-a de aprilo 198031-a de decembro 1987
Prezidento Canaan Banana
Antaŭulo Abel Muzorewa (Zimbabva Rodezio)
Sekvanto Posteno abolicita
10-a Ĝenerala sekretario de Senalianca Movado
Dum 6-a de septembro 19867-a de septembro 1989
Sekvanto Janez Drnovšek
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Robert Gabriel MUGABE (naskiĝis la  21-an de februaro 1924(nun 1924-02-21), mortis la 6-an de septembro 2019 en Singapuro[1]) estis longtempa prezidanto de Zimbabvo. Li apartenas al la popolo Ŝonaoj.

Mugabe estis unu el la fondintoj de ZANU (Zimbabva Afrika Nacia Unuiĝo) en la jaro 1963.

Inter 1964 kaj 1974 li estis malliberigita en Rodezio kaj post liberiĝo fondis la Patriotan Fronton kun Joshua Nkomo de ZAPU (Zimbabva Afrika Popola Unuiĝo).

La gerilanoj de Mugabe estis bazitaj en Mozambiko, de kie ili sukcese batalis kontraŭ la registaroj de Ian Smith kaj poste episkopo Abel Muzorewa.

Dum nacia voĉdonado en 1980 ZANU sukcesis kaj Mugabe estis elektita ĉefministro de sendependa Zimbabvo.

Dum la 1980-aj jaroj Mugabe sukcesis per sia politiko reformi la landon kaj plibonigi la sanon, klerecon kaj ekonomian prosperon de la loĝantoj. Li estis vaste aprezata kiel modela afrika landestro. Tamen en postaj jaroj lia konduto grave ŝanĝiĝis, kaj li regis la landon pli kaj pli diktatorece, kun korupteco, falsaj balotoj kaj rompoj kontraŭ homrajtoj. Finfine li estis devigita abdiki, kion li faris la 21-an de novembro 2017.


Manifestacio kontraŭ la reĝimo de Roberto Mugabe antaŭ la ambasado de Zimbabvo en Londono, 2006


Antaŭe:Prezidento de ZimbabvoPoste:
Canaan Banana1980-2017Emmerson Mnangagwa

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]