Roh Mu-Hĵeon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roh Mu-Hĵeon
Persona informo
노무현
Naskiĝo 1-an de septembro 1946 (1946-09-01)
en Bongha Village
Morto 23-an de majo 2009 (2009-05-23) (62-jaraĝa)
en Pusan National University Yangsan Hospital
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per suicido per falo • cranial trauma vd
Tombo Bongha Village vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj koreagermana vd
Ŝtataneco Kvara Respubliko Sud-Koreio • Kvina Respubliko Sud-Koreio • Sud-Koreio • Unua Respubliko Sud-Koreio • Dua Respubliko Sud-Koreio • Tria Respubliko Sud-Koreio vd
Alma mater Jin Young Daechang Elementary School • Jinyeong Middle School • Gaesung High School vd
Partio Demokratia Partio • Malfermita Nia Partio vd
Subskribo Roh Mu-Hĵeon
Familio
Patro Roh Pan-seok vd
Gefratoj Q12590302 vd
Edz(in)o Kwon Yang-sook vd
Profesio
Okupo juĝistopolitikistoadvokato vd
Aktiva dum 1977– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Roh Mu-Hĵeon (koree 노운지) estis la 16-a prezidanto de Sud-Koreio en la jaroj 2003-2008.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Roh estis naskita en 1946 al malriĉa familio en vilaĝo en la sudoriento de la lando, proksime de Pusano. Li studis juron, kaj praktikis kiel advokato ekde 1975, kaj temigis homajn-rajtojn -agadojn por studentaj aktivuloj en Sud-Koreio.

Lia politika kariero disetendiĝis poste kiam li aliĝis al la Demokrata Unia Partio en 1988, kulminante per sia kuro por la prezidant-baloto en 2003 [1][2][3]. Li gajnis larĝan subtenon ĉefe inter la studentoj en la lando, kiuj helpis lian sukceson kaj venkon en la elektoj. En 2006, li nomumis Han Myung-suk kiel Ĉefministro, kaj tiel por la unua fojo virino gvidis la Ĉefministron de Sud-Koreio.

Lia ofico estis karakterizita per pacigo al Nord-Koreio, ankaŭ koste de bonaj rilatoj kun Usono. En oktobro 2007 li faris oficialan viziton al Pjongjango kaj renkontiĝis kun Kim Jong-il (ĉi tiu renkontiĝo estis la dua renkontiĝo inter la gvidantoj de la Nordo kaj la Sudo). Kiel rezulto, li renkontis multe da opozicio de la konservativuloj de la Libera-Korea Partio same kiel de la amaskomunikilaro en la lando [4].

Proksimume jaron post la fino de lia mandato, li estis suspektita de korupto, kaj laŭleĝa enketo estis malfermita kiu altiris publikatenton en la lando [5].

Roh faris memmortigon la 23-an de majo 2009 saltante de montoklifo proksime de sia hejmo, postlasante suicidleteron sur sia persona komputilo [6][7].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Watts, Jonathan, "World's first internet President logs on", The Guardian, 24 February 2003.
  2. The Web Site That Elected a President. Bloomberg BusinessWeek (24 February 2003). Arkivita el la originalo je 7 March 2003. Alirita 12 January 2012.
  3. Out with the old. Newsweek (4 August 2003). Alirita 23 May 2009.
  4. 디지털뉴스팀 (23 May 2011) 김동길 "노무현이 잘한 일이 뭔가"...독설 쏟아내 – 경향신문. News.khan.co.kr. Alirita 12 January 2012.
  5. "South Korea's President Sags in Opinion Polls", The New York Times, 27 November 2006.
  6. Kim, Kwang-Tae, "SKorean ex-president Roh dies in apparent suicide", 23 May 2009.
  7. "Ex-President Roh Jumps to His Death", The Korea Times, 23 May 2009.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]