Roland Freisler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Roland Friesler)
Roland Freisler
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1893 (1893-10-30)
en Celle
Morto 3-an de februaro 1945 (1945-02-03) (51-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Waldfriedhof Dahlem
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena
Familio
Frat(in)o Oswald Freisler
Edz(in)o Marion Freisler
Okupo
Okupo juĝistopolitikistoadvokatojuristo
vdr

Roland Freisler (n. 30-an de oktobro 1893 en Celle; m. 3-an de februaro 1945 en Berlino) estis juristo en la Vajmara Respubliko kaj dum la nazia epoko. Li estis pezidanto de Volksgerichtshof, la plej supera juĝejo de Nazia Germanio pri politikaj punaferoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Freisler iĝis militkaptito en 1915 de la rusoj. Post la Oktobra Revolucio li estis eĉ bolŝevika komisaro, ĝis kiam li revenis en 1920 en Germanion. En 1921 li doktoriĝis pri jurisprudenco en Jena; la studojn li estis devinta interrompi pro la Unua mondmilito. Li laboris kiel advokato (ekz. en Kaselo) kaj aliĝis en 1924 al la movado Popola-sociala Bloko (Völkisch-Sozialer Block) kaj en 1925 al la nacisocialisma partio NSDAP. Ekde 1932 li estis deputito en la prusia landa parlamento kaj ekde 1933 parlamentano de Reichstag.

En 1934 li iĝis ŝtata sekretario en la prusia ministerio pri juraj aferoj kaj en 1935 en la regna ministerio. Tiufunkcie li partoprenis la fifaman Wannsee-konferencon, kie deciditis pri la planita murdo de la judoj en Eŭropo. Estante estro de la sekcio punleĝaro en la Akademio pri germana leĝo li estis gvidanta ideologiisto de naziaj leĝaj novigoj. En 1942 li iĝis prezidanto de la t.n. Popola tribunalo (Volksgerichtshof). Liaj viktimoj estis - plejparte je morto - rapidege kondamnitaj, publike. Inter ili nombriĝas i.a. membroj de la rezistadmovado Blanka rozo kaj la atencintoj de la 20-a de julio 1944.

Freisler mortis dum bombaviadilatako en Berlino.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Detsch, Roland: "Freisler, Roland", en: Microsoft Encarta 2007 Enzyklopädie", Microsoft Corporation, 2006 (DVD)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gert Buchheit: Richter in roter Robe. Freisler, Präsident des Volksgerichtshofes. München, 1968.
  • Beatrice und Helmut Heiber (Hrg.): Die Rückseite des Hakenkreuzes. Absonderliches aus den Akten des Dritten Reiches. München: dtv dokumente, 1993. ISBN 3-423-02967-6
  • Ingo Müller: Furchtbare Juristen. Die unbewältigte Vergangenheit unserer Justiz. München: Kindler, 1987. ISBN 3-463-40038-3
  • Helmut Ortner: Der Hinrichter. ISBN 3-88243-355-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]