Ronald Fisher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ronald Fisher
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1890 (1890-02-17)
en East Finchley
Morto 29-an de julio 1962 (1962-07-29) (72-jaraĝa)
en Adelajdo
Mortokialo kojlorektuma kancero
Tombo St Peter's Cathedral
Lingvoj angla
Loĝloko Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Universitato de KembriĝoLernejo Harrow • Kolegio Gonville kaj Caius
Memorigilo Ronald Fisher
Familio
Edz(in)o Ruth Eileen Guinness
Infano George Fisher Fisher
Okupo
Okupo matematikisto • genetikisto • statistikisto • astronomobiologo
vdr

Sir Ronald Aylmer FISHER RSL[1] (17a de Februaro 1890 – 29a de Julio 1962) estis brita polimato aktiva kiel matematikisto, statistikisto, biologo, genetikisto, kaj akademiano.[2] Pro sia laboro en statistiko, li estis priskribita kiel "genio kiu preskaŭ sole kreis la fundamentojn por la moderna statistika scienco"[3] kaj "la sola plej grava figuro en la statistiko de la 20-a jarcento".[4] En genetiko, lia laboro uzis matematikon por kombini Mendelan genetikon kun la natura selektado; tio kontribuis al la revivigo de darvinismo en la revizio de la komenco de la 20-a jarcento de la teorio de evolucio konata kiel moderna sintezo. Pro siaj kontribuoj al biologio, Fisher estis nomita "la plej granda el la posteuloj de Darwin".[5]

Kariero[redakti | redakti fonton]

El 1919, li laboris en la esplora agrikultura Eksperimenta Stacio Rothamsted dum 14 jaroj;[6] tie, li analizis ĝian emorman korpuson de datumoj kolektitaj el kultiveksperimentoj ekde la 1840-aj jaroj, kaj disvolvis la analizon de varianco (ANOVA). Li establis sian reputacion tie en la sekvaj jaroj kiel biostatistikisto. Kun J. B. S. Haldane kaj Sewall Wright, Fisher estas konata kiel unu el la tri ĉefaj fondintoj de populacigenetiko.

Ronald Fisher en 1913.

Fisher kreis la konceptojn de "sufiĉeco", "komplementa statistiko", la diskriminantan analitikon de Fisher kaj la "informaron de Fisher".[7] Li ankaŭ stampis la terminon "nula hipotezo" dum la eksperimento de la "Sinjorino tegustumanta", kio "estas neniam pruvita aŭ establita, sed ĝi estas eble dispruvita, laŭ la daŭro de la eksperimentado".[8][9]

En sia libro de 1930 nome The Genetical Theory of Natural Selection (La genetika teorio de natura selektado), li aplikis statistikon al variaj biologiaj konceptoj kiel la "principo de Fisher"[10] (kion A. W. F. Edwards nomis "probable la plej fama argumento en evolucia biologio") kaj la "modelo de natura selektado pere de masklornamo de Fisher",[11][12][13][14][15][16] koncepto pri seksa selektado pri pozitiva reenfuĝa efiko troviĝanta en evolucio.

Fisher tenis fortajn opiniojn pri raso kaj eŭgeniko, insistanta pri rasaj diferencoj. Kvankam li estis klare eŭgenikisto, estas iom debato ĉu Fisher apogis aŭ ne apogis sciencan rasismon. Li estis Profesoro Galton pri Eŭgeniko en la University College London kaj redaktoro de la faka gazeto Annals of Eugenics.[17]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • (1925) Statistical Methods for Research Workers. Edinburgh: Oliver & Boyd.
  • (1930) The Genetical Theory of Natural Selection. Oxford: Clarendon Press.
  • (1935) The Design of Experiments. Edinburgh: Oliver & Boyd.
  • (kun Frank Yates) (1938) Statistical Tables for Biological Agricultural and Medical Research. Edinburgh: Oliver & Boyd.
  • (1950) Contributions to mathematical statistics. New York: Wiley.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1963) “Ronald Aylmer Fisher 1890–1962”, Biographical Memoirs of Fellows of the Royal Society 9, p. 91–129. doi:10.1098/rsbm.1963.0006. 
  2. Sir Ronald Aylmer Fisher.
  3. Hald, Anders (1998). A History of Mathematical Statistics. New York: Wiley. ISBN 978-0-471-17912-2.
  4. Efron, Bradley (1998), "R. A. Fisher in the 21st century", Statistical Science 13 (2): 95–122, doi:10.1214/ss/1028905930, https://projecteuclid.org/DPubS?service=UI&version=1.0&verb=Display&handle=euclid.ss/1028905930 .
  5. (2011) “Mathematizing Darwin”, Behavioral Ecology and Sociobiology 65 (3), p. 421–430. doi:10.1007/s00265-010-1122-x. 
  6. Russell, E. John Russell Sir Ronald Fisher. Alirita 23a de Aŭgusto 2017.
  7. (2005) “Bayesian Inference for Categorical Data Analysis”, Statistical Methods & Applications 14 (3), p. 298. doi:10.1007/s10260-005-0121-y. Alirita 2013-12-19.. 
  8. OED quote: 1935 R.A. Fisher, The Design of Experiments ii. 19, "We may speak of this hypothesis as the 'null hypothesis', and the null hypothesis is never proved or established, but is possibly disproved, in the course of experimentation."
  9. Fisher|1971|loc=Chapter II. The Principles of Experimentation, Illustrated by a Psycho-physical Experiment, Section 8. "The Null Hypothesis"
  10. (1998) “Natural Selection and the Sex Ratio: Fisher's Sources”, American Naturalist 151 (6), p. 564–569. doi:10.1086/286141. 
  11. Fisher, R.A. (1915) The evolution of sexual preference. Eugenics Review (7) 184:192
  12. Fisher, R.A. (1930) The Genetical Theory of Natural Selection. (ISBN 0-19-850440-3)
  13. Edwards, A.W.F. (2000) Perspectives: Anecdotal, Historical and Critical Commentaries on Genetics. The Genetics Society of America (154) 1419:1426
  14. Andersson, Malte. (1994) Sexual Selection. Princeton University Press. ISBN 0-691-00057-3.
  15. Andersson, M. kaj Simmons, L.W. (2006) Sexual selection and mate choice. Trends, Ecology and Evolution (21) 296:302
  16. Gayon, J. (2010) Sexual selection: Another Darwinian process. Comptes Rendus Biologies (333) 134:144
  17. Ronald A Fisher (13a de Februaro 2019). Alirita 2021-03-12.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aldrich, John (1997). "R.A. Fisher and the making of maximum likelihood 1912–1922". Statistical Science. 12 (3): 162–176. doi:10.1214/ss/1030037906.
  • Box, Joan Fisher (1978). R. A. Fisher: The Life of a Scientist. Wiley. ISBN 978-0-471-09300-8.
  • Kruskal, William H. (1980). "The significance of Fisher: A review of R. A. Fisher. The Life of a Scientist, by Joan Fisher Box". Journal of the American Statistical Association. 75 (372): 1019–1030. doi:10.2307/2287199. JSTOR 2287199.
  • Salsburg, David (2002). The Lady Tasting Tea: How Statistics Revolutionized Science in the Twentieth Century. Henry Holt and Company. ISBN 978-0-8050-7134-4.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ronald Fisher en la angla Vikipedio.