Rozalia Lubomirska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Rozalia LUBOMIRSKA (naskiĝis la 16-an de septembro 1768 en Ĉernobilo, mortis la 30-an de junio 1794 en Parizo) – pola princino. Filino de grafo Jan Mikołaj Chodkiewicz, marŝalo kaj estro de Regno Ĵemajtio, kaj de Maria Ludwika Rzewuska, filino de hetman Wacław Piotr Rzewuski.

La 1-an de novembro 1785 nuptis princon Aleksander Lubomirski, kastelestro de Kievo. Post jaro naskis filinon Aleksandra. Kun la infano forveturis al Francio, kie baldaŭ estis akuzita pri kontraŭrevolucia komploto – daŭrigo de kontaktoj kun kortego de la franca reĝino Marie-Antoinette. Pro enhavo de riproĉoj, ĉarmo de la akuzitino kaj ŝia juna aĝo, tiutempa verdikto pri mortpuno per gilotino estis vaste komprenata kiel evidenta pruvo de la bestiigo de la Franca revolucio.

Ŝia filino, kiu poste alprenis la nomon de sia patrino, edziniĝis al Wacław Seweryn Rzewuski, vojaĝisto kaj ribelanto.

Laŭ konata en Lublinio legendo, animo de gilotinita Lubomirska aperas en palaco de la familio Lubomirski - kies gento devenas de la tempo de Mjeŝko la 1-a - en Opole Lubelskie. En parko troviĝanta malantaŭ la palaco ektimiĝis verkisto Adolf Dygasiński.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • M. Jastrzębska, Rokoko, dama i gilotyna. Historia księżnej Rozalii z Chodkiewiczów Lubomirskiej (Rokoko, damo kaj gilotino. Historio de princino Rozalia el Chodkiewicz Lubimirska), Eldonejo Arkana, Varsovio 2005, ​ISBN 83-89243-22-9