Rozflugila fringo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rozflugila fringo
Rozflugila fringo
Rozflugila fringo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Rhodopechys
Specio: 'Rh. sanguinea'
Rhodopechys sanguinea
(Gould, 1838)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Rozflugila fringo (Rhodopechys sanguinea), estas birdospecio de la familio de Fringedoj kaj genro de Rodopeĥoj, kiu enhavas tri speciojn, kiuj estas grizbrunecaj birdoj kun rozkoloraj areoj en flugiloj kaj plej subaj partoj.

RhodopechysSanguineus.jpg
RhodopechysSanguineus

Tiu estas birdo kun fortika, flaveca beko. La nomiga subspecio troviĝas el Turkio al NOr Pakistano. Alia subspecio, alienus, troviĝas en Atlasa Montaro de Maroko, kaj povus reprezenti separatan specion.[1]

Ĝi havas averaĝan longon de 13 cm kaj enverguron de ĉ. 32 cm. Ĝi estas helbruna supre, kun pli malhelbruna vango, pli helbruna nukareo, blankeca meza ventro, nigreca krono kaj rozkolorecan karminecan bildon en flugiloj kaj vosto, kies plumoj estas ĉefe nigrecaj. La ino estas iom pli senkolora ol la ino. La rozkoloreca areo de flugiloj nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo kie sanguinea aludas al la ruĝa nuanco de tiu areo; tamen tiu karaktero estas komuna al la tri specioj de la genro.

Tiu specio loĝas en rokaj montodeklivoj, ofte je altaj altaĵoj. Ĝi povas troviĝi en sterilaj areoj kun malmulta vegetaĵaro, kaj foje nestumas en rokfendoj. Ili manĝas semojn, kaj vintre descendas en aroj al agrikulturaj kampoj serĉe de manĝo. La ino demetas kaj kovas 4 aŭ 5 bluajn, helmakulitajn ovojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kirwan, Guy M., Phil W. Atkinson, Arnoud B. van den Berg kaj Hadoram Shirihai (2006) Taxonomy of the Crimson-winged Finch Rhodopechys sanguineus: a test case for defining species limits between disjunct taxa Bulletin of the African Bird Club Vol. 13 No. 2 paĝoj 136-46