Rozkolora Domo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Rozkolora Domo
Fronta enirejo de la Rozkolora Domo.

La Rozkolora Domo, en hispana Casa Rosada estas la sidejo de la plenuma povo de la Respubliko Argentina. Ene de ĝi troviĝas la oficejo de la Prezidento de Argentino.

Tiu konstruaĵo situas ĉe la strato Balcarce 50, en Bonaero, antaŭ la historia Placo Majo. Ties karaktera koloro estas roza kaj ĝi estas konsiderata unu el la plej emblemaj konstruaĵoj de Bonaero. Ĝi gastigas la Muzeon de la Casa de Gobierno (registarejo), kun objektoj rilataj al la prezidintoj de la lando. En 1942 ĝi estis deklarita Historia Nacia Monumento.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum supozata klopodo murdi Perón por posta puĉo, la 16-an de junio de 1955 tagmeze, ĉirkaŭ tridek aviadiloj de la ŝiparmeo kaj de la arearmeo bombardadis kaj mitralis la loĝantaron de Bonaero ĉe la Placo Majo, la Rozkolora Domo kaj aliaj lokoj.[1] Tiu atako okazigis ĉirkaŭ 355 mortojn kaj 600 vunditojn kaj antaŭanoncis la postan aperon de la ŝtata terorismo, kiu poste absolute malatentos la popolan suferon por la politikaj celoj. Perón ne estis atingita, ĉar li forestis el la diversaj atakitaj lokoj.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Muzeo de la Casa Rosada[redakti | redakti fonton]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

La Rozkolora Domo en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, unue en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venontaj ĉiĉeronoj estas ankaŭ laŭvice unue Akenatono kaj poste Sunĝata Kejta kiuj omaĝas la historian gravon de Afriko. En Ameriko estas unue Nezaŭhtezoma kaj poste Neil Armstrong la ĉiĉerono kiu vidigas la vidindaĵojn de Bonaero:

Citaĵo
 
Nun la duopo drivas suden al Bŭenos-Ajreso,
kosmopolita centro kaj multerasa krisolo.
Tie Utnoa miras pri la Kongresa Sidejo,
bulvarde ĉirkaŭata, kiu verdvolbas emajle.
Jen la Majplaco larĝa, tie la Domo Rozeca
kaj rande la kvartalo bunta, nomata la Boka.[2] 

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://tiempo.infonews.com/2012/02/15/verano-1185-hay-que-matar-a-peron.php Hay que matar a Perón, Pedro Bevilacqua, 16a de februaro de 2012}}
  2. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 129-130.