Ruĝecflugila ajmofilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝecflugila ajmofilo
Ruĝecflugila ajmofilo
Ruĝecflugila ajmofilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Aimophila
Specio: A. carpalis
Aimophila carpalis
(Coues, 1873)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝecflugila ajmofilo, Aimophila carpalis, estas specio de birdoj de la familio de Emberizedoj kaj genro de Ajmofiloj, kiu enhavas speciojn kun rimarkindaj kapobildoj. Ĝi estas svelta pasero kun griza vizaĝo kaj bruna strieco kiu etendas malantaŭokule.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas 12 al 14 cm longa, tio estas ke ĝi troviĝas inter la plej malgrandaj birdoj en sia genro. La plumaro estas ĝenerale grizeca kun dorso bruna kun pli malhela strieco, simila al ino de Hejmpasero (Passer domesticus), dum la ventro estas palgriza. Flugiloj kaj krono estas rustokoloraj, tiu lasta kun centra griza mallarĝa strio. Ĝi havas ankaŭ traokulan ruĝecan strion kiu atingas la nukoflankon kaj paron de nigraj mustaĉaj strioj en la gorĝo (simila al tiu de la A. sumichrasti). La resto de la gorĝo estas blankeca. Karakteras ankaŭ la ruĝeca koloro de ŝultroj, kio tamen ne multe evidentas en naturo. Tiu pasero havas flavan, konusforman bekon kun malhela supra bordo kaj longan, brunan voston. Ankaŭ la kruroj estas flavecaj.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

A. carpalis estas specio de loĝantaj birdoj la tutan jaron el sudcentra Arizono en sudokcidenta Usono suden al Meksiko (Sonora kaj Sinaloa).

La Ruĝecflugila ajmofilo loĝas en dezertaj herbejoj kun disaj dornarbustoj, herbotufoj, prozopojkaktoj. Ili loĝas ankaŭ en ĉeriveraj areoj kun sablecaj ejoj kaj vegetaĵaraj deklivoj, arbusteca irigaciaj kanaletoj kaj rojoj bordataj de larĝfoliaj arboj, prozopoj kaj herboj. Tiu pasero preferas herbejajn areojn kun disa arbustaro dorna kaj densa.

Dieto[redakti | redakti fonton]

Dum la reprodukta sezono, A. carpalis manĝas varion de insektoj kaptitaj ĉu dumfluge ĉu per plukado sur plantoj. Aliajn fojojn tiu birdo manĝas herbon kaj herbosemojn.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

A. carpalis reproduktiĝas dum la pluvzesonaj monatoj de julio kaj aŭgusto. La nesto estas konstruata malalte surgrunde en bordoj de arbustoj kiaj Celtis, parkinsonioj, prozopoj aŭ kaktoj. La averaĝa ovogrando estas kvar ovoj kaj tiu specio povas fari du ovodemetadojn jare.

Statuso[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estis listita kiel migranta birdo laŭ la Migratory Bird Treaty Act.

Historio en Kantono Pima, Arizono[redakti | redakti fonton]

La Ruĝecflugila ajmofilo en Kantono Pima: Tiu specio estis unuafoje malkovrita en 1872, ĉe malnova Fortikaĵo Lowell, Tuksono, kie ĝi estis priskribita kiel "tre komuna". En 1881 tiu specio estis priskribita kiel tre rara ĉe Tucson kaj Camp Lowell kaj kaŝema inter makiso. Post 1886 certaj vidaĵoj de la specio estis pli kaj pli ege raraj. La Ruĝecflugila ajmofilo estis konsiderata formortinta en Arizono pro troa paŝtado kaj estis remalkovrata nur en 1936, per la unua vidaĵo en ĉirkaŭ duona jarcento. Tiu pasero havas nuntempe vidaĵojn tra multe de orienta Kantono Pima; en Ranĉo Canoa, Kanjono Madera, Santa Rita kaj Montoj Santa Catalina, kaj en areoj ĉe Tucson. Habitatoperdo kiel rezulto de troa paŝtado kaj urba disvolviĝo estis la ĉefaj kialoj de malpliiĝo de populacioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

<referencoj/>

Plia legado[redakti | redakti fonton]

Libro[redakti | redakti fonton]

  • Lowther, P. E., K. D. Groschupf, and S. M. Russell. 1999. Rufous-winged Sparrow (Aimophila carpalis). In The Birds of North America, No. 422 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Birds of North America, Inc., Philadelphia, PA.

Tezoj[redakti | redakti fonton]

  • Groschupf KD. Ph.D. (1983). COMPARATIVE STUDY OF THE VOCALIZATIONS AND SINGING BEHAVIOR OF FOUR AIMOPHILA SPARROWS. Virginia Polytechnic Institute and State University, United States, Virginia.
  • Ohmart RD. Ph.D. (1969). PHYSIOLOGICAL AND ETHOLOGICAL ADAPTIONS OF THE RUFOUS-WINGED SPARROW (AIMOPHILA CARPALIS) TO A DESERT ENVIRONMENT. The University of Arizona, United States, Arizona.

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Austin GT & Ricklefs RE. (1977). Growth and Development of the Rufous-Winged Sparrow Aimophila-Carpalis. Condor. vol 79, no 1. p. 37-50.
  • Borror DJ. (1971). Songs of Aimophila Sparrows Occurring in the USA. Wilson Bulletin. vol 83, no 2. p. 132-151.
  • Deviche P, McGraw K & Greiner EC. (2005). Interspecific differences in hematozoan infection in sonoran desert Aimophila sparrows. Journal of Wildlife Diseases. vol 41, no 3. p. 532-541.
  • Deviche P & Small T. (2006). Non-photic environmental control of post-breeding reproductive regression and molt in a Sonoran desert passerine, the Rufous-winged Sparrow. Journal of Ornithology. vol 147, no 5. p. 55-55.
  • Deviche P, Small T, Sharp P & Tsutsui K. (2006). Control of luteinizing hormone and testosterone secretion in a flexibly breeding male passerine, the Rufous-winged Sparrow, Aimophila carpalis. General and Comparative Endocrinology. vol 149, no 3. p. 226-235.
  • Deviche P, Small TW & Sharp P. (2005). Food composition modulates photoinduced IH secretion in a flexibly breeding passerine. Hormones & Behavior. vol 48, no 1.
  • Small T, Deviche P, Sharp PJ, Bentley GE, Millar RP & Tsutsui K. (2004). Supplementary information, not photoperiod, regulates plasma luteinizing hormone in male rufous winged sparrows, Aimophila carpalis. Integrative and Comparative Biology. vol 44, no 6. p. 748-748.
  • Small TW & Deviche P. (2001). Environmental control of seasonal reproduction in a temporally variable breeder, the rufous-winged sparrow, Aimophila carpalis. Hormones & Behavior. vol 39, no 4.
  • Small TW, Deviche P & Sharp P. (2003). Conspecific and heterospecific song exposure accelerates photoinduced reproductive development in the flexibly breeding Rufous-winged Sparrow, Aimophila carpalis. Integrative and Comparative Biology. vol 43, no 6. p. 927-927.
  • Small TW, Deviche P, Sharp PJ, Bentley GE, Millar RP & Tsutsui K. (2005). The rapid reproductive response of male rufous-winged sparrows, aimophila carpalis, to increased precipitation: A role for termites?. Hormones and Behavior. vol 48, no 1. p. 128-128.
  • Strand CR, Small TW & Deviche P. (2004). Singing in the rain: Growth of the song control system in free-ranging adult male Rufous-winged sparrows, Aimophila carpalis. Integrative and Comparative Biology. vol 44, no 6. p. 750-750.
  • Zerba E & Baptista LF. (1980). Courtship Feeding in Some Emberizine Finches. Wilson Bulletin. vol 92, no 2. p. 245-246.