Ruĝecventra niltavo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝecventra niltavo
Ruĝecventra niltavo, masklo (supre) kaj ino
Ruĝecventra niltavo, masklo (supre) kaj ino

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Niltava
Specio: N. sundara
Niltava sundara
(Hodgson, 1837)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝecventra niltavo (Niltava sundara) estas birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj de la genro Niltava kiu enhavas speciojn de tre bluaj maskloj ĉefe en la supraj partoj kun brunaj inoj.

Ĝi povus formi superspecion kun la specioj Sumatra niltavo, N. sumatrana, kaj la Davida niltavo, N. davidi; iam jam estis konsiderata samspecifa kun unu aŭ ambaŭ el la menciitaj specioj.

Ruĝecventra niltavo
Ruĝecventra niltavo

La masklo havas malhelbluajn al nigrecajn vizaĝon, gorĝojn, dorson kaj flugilojn, dum la krono, nuko, ŝultro, pugo kaj vosto estas malhelbluaj sed kun ne tiom brile helbluaj nuancoj (kiom ĉe la Davida niltavo) en pugo, krono kaj mallarĝa strio inter la malhela vizaĝo kaj la ŝultroj. La supraj partoj estas heloranĝaj, iom pli flavoranĝe nur en plej suba ventro. La flugiloj estas tre malhelaj. La ino estas ĝenerale bruneca, pli malhelbruna en flugiloj kaj kun olivverdeca nuanco en vizaĝo kaj blanka trabrusta strio. Temas pri evidenta kazo de seksa duformismo.

Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Butano, Ĉinio, Barato, Laoso, Birmo, Nepalo, Pakistano kaj Tajlando. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj aŭ montararbaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]