Ruĝvizaĝa kormorano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ruĝvizaĝa kormorano
Ruĝvizaĝa kormorano
Ruĝvizaĝa kormorano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Falakrokorakedoj Phalacrocoracidae
Genro: Phalacrocorax
Specio: Ph. urile
Phalacrocorax urile
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Ruĝvizaĝa kormorano, Ruĝvizaĝa tufkormoranoViola kormorano (Phalacrocorax urile) estas specio de kormorano, nome birdospecio de la familio de Falakrokorakedoj, kiu troviĝantas en plej fora nordo de la Pacifika Oceano kaj de la Beringa Maro, el la orienta pinto de Hokkaidō en Japanio, tra la Kuriloj, la suda pinto de la Kamĉatka Duoninsulo kaj la Aleutoj al la Alaska Duoninsulo kaj la Golfo de Alasko. La Ruĝvizaĝa kormorano estas proksime rilata al la pelaga kormorano P. pelagicus, kiu havas similan teritorion, kaj kiel la Pelaga kormorano estas lokata de kelkaj fakuloj (ekz. Johnsgaard) en genron Leucocarbo. Kie ĝi nestumas kun la Pelaga kormorano, la Ruĝvizaĝa kormorano ĝenerale reproduktiĝas plej sukcese el ambaŭ specioj, kaj ĝi estas nuntempe pliiĝanta en nombroj, almenaŭ en la orientaj partoj de sia teritorio. Ĝi estas tamen listita kiel de konserva zorgo, parte ĉar oni konas relative malmulte pri ĝi.

La plenkreska birdo havas brilnigrecan plumaron kiu estas tre verdecblue nuanca, kaj iĝas purpura aŭ bronzkolora en dorso kaj flankoj. En reprodukta plumaro ĝi havas duoblan kreston, kaj blankajn plumojn en flankoj, kolo kaj pugo, kaj la nuda senpluma vizaĝa haŭtaĵo de la bridoj kaj ĉirkaŭokule estas brile oranĝa aŭ ruĝa, kio nomigas la birdon laŭ la komuna nomo; kvankam tia koloro estas malpli markata for de la reprodukta sezono, la ruĝa vizaĝa haŭtaĵo sufiĉas por distingi ĝin el la alimaniere tre simila Pelaga kormorano. Ties kruroj kaj piedoj estas brunecnigraj. Ties flugiloj gamas el 25 al 29 cm etende, kaj inoj havas averaĝe ĉirkaŭ 5 cm pli mallongajn flugilojn. Plenkreskuloj pezas inter 1.5 kaj 2.3 kg, kaj inoj averaĝe 350 g malpli ol maskloj.

Analizoj de stomakenhavoj sugestis, ke la Ruĝvizaĝa kormorano estas ĉefe fundomanĝanto, kaj manĝas ĉefe kotedojn. Plenkreskuloj havas malmultajn predantojn, kvankam la eŭropa lutro povas klopodi kapti ilin, same kiel korvedoj de diversaj specioj, la Blankkapa maraglo kaj la Reĝa aglo. Mevoj kaj korvedoj estas plej komunaj predantoj de ovoj kaj idoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Johnsgaard, P. A. (1993). Cormorants, darters and pelicans of the world. Washington DC, Smithsonian Institution Press.


Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj