Rudolf Hahlbohm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Rudolf HAHLBOHM (nask. 2-an de januaro 1910; mortis la 5-an de januaro 2005) estis germana litografo kaj diplomita teatro-sciencisto kaj laborista esperantisto, prezidanto de Centra Laborrondo Esperanto (CLE) en Kulturligo de GDR de 1977 ĝis 1981 kaj samtempe komitatano de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj fakdelegito pri turismo en orienta Berlino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Hahlbohm devenis el laborista familio kaj lernis la profesion de litografo. En 1961 li fariĝis diplomita teatrosciencisto. Jam kiel profesi-lernanto li aktivis en sindikata kaj komunista junulara (1926) organizo. En 1933 li estis arestita dum kelkaj monatoj en la koncentrejo Sachsenberg. De 1945 ĝis 1947 li estis militkaptito en Anglio proksime de la vilaĝo Evington, ĉirkaŭ 14 kilometroj de Leicester. En la militkaptejo li pentris triptikon, kiun oni volis instali en la pregejon de Evington[1].

Li studis pentroarton kaj grafikojn kaj post la dua mondmilito fariĝis sendependa artisto laborante pri pentrado, ilustrado, pentraĵoj de teatro-scenejaj elementoj kaj pupteatro.

En 1949 li ekgvidis pupteatron en suda GEDR, laboris poste en la filmentrepreno DEFA prepare al pupfilmado. En la 1950-aj jaroj li plu specialiĝis pri pupteatro kaj laboris en centra domo por kulturlaboro en Lepsiko kaj fine gvidis pupteatron en Berlino (dum 11 jaroj en la "Pionirparko Ernst Thälmann"). Dum kelkaj jaroj Hahlbohm reprezentis GDR en la internacia unuiĝo de la pupteatristoj UNIMA. Li estis prezidanto de la GDR-centro por pupteatroj. La lastajn jarojn antaŭ pensiuliĝo Hahlbohm estis sekretario por junularaj maturiĝ-solenaĵoj ("Jugendweihe") en subdistrikto de Berlino kaj laboris en la Muzeo por Germana Historio.

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Esperanton Hahlbohm lernis antaŭ 1933 en Germana Laborista Esperanto-Asocio. Fine de la 1920-aj jaroj li migris pere de Esperanto tra Eŭropo[2]. Post nuligo de la malpermeso de Esperanto en GDR en 1965 li apartenis al la fondintoj de Centra Laborrondo Esperanto. En Berlino li gvidis kelkajn Esperanto-kursojn kaj fariĝis prezidanto de la Distrikta Laborrondo. De la fondo de CLE li estis membro de ties prezidio, poste ties vicprezidanto kaj fine - post la morto de Rudi Graetz - ties prezidanto.

La prezidio de Kulturligo distingis Hahlbohm per la "Johannes-R.-Becher-medalo" en oro por 30-jara kulturpolitika agado en GDR kaj por lia aktiva laboro en CLE.

Sian filinon Petra edziniĝinta Richter (naskita la 9-an de oktobro 1958; mortinta la 6-an de decembro 2016) Rudolf Hahlbohm edukis dulingve, esperante-germane.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1967: Künstlerische und technische Mittel des Puppenspiels [Artaj kaj teknikaj iloj de pupludado]. En: Borde-Klein, Inge (ed.). Puppenspiel Für Kindergarten, Ganztagserziehung, Unterstufe und Familie. Berlin: Verlag Volk und Wissen 1967.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • 1995: Karl Maier kaj Rudolf Hahlbohm pri Esperanto en Orienta Berlino komence de 60aj jaroj. En: Berlina Esperanto-kulturo 1, Aldono al la Berlina Informilo en marto 1995, Red. Fritz Wollenberg.
  • 1980: n.i. Rudolf Hahlbohm - 70-jara (kun foto). En: der esperantist 1/1980 (99), p. 9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]