Rudolf Höß

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rudolf Hoss)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Rudolf Höß
Rudolf Höß.jpg
Persona informo
Naskonomo Rudolf Franz Ferdinand Höß
Naskiĝo 25-an de novembro 1900 (1900-11-25)
en Baden-Baden
Morto 16-an de aprilo 1947 (1947-04-16) (46-jara)
en Auschwitz I concentration camp
Mortokialo pendumo
Tombo Auschwitz I concentration camp
Lingvoj germana lingvo
Loĝloko Aŭŝvico
Ŝtataneco Germanio
Infanoj 5
Parencoj Rainer Höss
Profesio
Profesio oficiro • war criminal • politikisto
Information icon.svg
vdr

Rudolf Franz Ferdinand Höß (n 25-an de novembro 1900 en Baden-Baden; m. 16-an de aprilo 1947 en Aŭŝvico, pendumita) estis germana nazio, SS-oficisto, fondinto kaj la unua komandanto de koncentrejo en Aŭŝvico.

Li memvole soldatiĝis en aĝo de 15, kaj kiel 17-jarulo li estis jam suboficiro en Turkio. En 1919 aliĝis al Freikorps Roßbach kaj partoprenis en bataloj en Baltio, en la Ruhr-regiono kaj Supra Silezio. Li aliĝis en 1922 al NSDAP. Li estis en prizono, liberiĝis en 1928.

Li estis la komandanto de la koncentrejo (ekstermejo) Aŭŝvico ekde majo 1940 ĝis 9-a de novembro 1943. En 1944 denove agadis tie.

Li vivis kaŝnome kiel matroso „Franz Lang” (1945), sed britoj kaptis lin en 1946. En 1947 li estis procesita en Pollando pro murdoj, kaj estis kondamnita al morto. Antaŭ sia ekzekuto, li skribis aŭtobiografion en la prizono.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]