Rudolf Höß
Rudolf Höß | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Rudolf Franz Ferdinand Höß |
Naskiĝo | 25-an de novembro 1901 en Baden-Baden |
Morto | 16-an de aprilo 1947 (45-jaraĝa) en Auschwitz I concentration camp |
Mortokialo | Pendumo |
Tombo | Auschwitz I concentration camp (en) 50° 01′ 40″ Nordo 19° 12′ 23″ Oriento / 50.02768 °N, 19.20627 °O (mapo) |
Lingvoj | germana |
Loĝloko | Aŭŝvico |
Ŝtataneco | Germanio Germana Regno |
Alma mater | Karl-Friedrich-Gymnasium Mannheim (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Hedwig Höß (en) |
Amkunulo | Eleonore Hodys (en) |
Infanoj | 5 |
Parencoj | Rainer Höss (en) (nepo) |
Okupo | |
Okupo | militkrimulo politikisto oficiro Beamter (en) |
- Ne konfuzu lin kun Rudolf Hess.
Rudolf Franz Ferdinand Höß (n 25-an de novembro 1900 en Baden-Baden; m. 16-an de aprilo 1947 en Aŭŝvico, pendumita) estis germana nazio, SS-oficisto, fondinto kaj la unua komandanto de koncentrejo en Aŭŝvico.
Li memvole soldatiĝis en aĝo de 15, kaj kiel 17-jarulo li estis jam suboficiro en Turkio. En 1919 aliĝis al Freikorps Roßbach kaj partoprenis en bataloj en Baltio, en la Ruhr-regiono kaj Supra Silezio. Li aliĝis en 1922 al NSDAP. Li estis en prizono, liberiĝis en 1928.
Li estis la komandanto de la koncentrejo Aŭŝvico ekde majo 1940 ĝis 9-a de novembro 1943. En 1944 denove agadis tie.
Li vivis kaŝnome kiel matroso „Franz Lang” (1945), sed britoj kaptis lin en 1946. En 1947 li estis procesita en Pollando pro murdoj, kaj estis kondamnita al morto. Antaŭ sia ekzekuto, li skribis aŭtobiografion en la prizono.
Kiel komandanto de Aŭŝvico Rudolf Höß unuafoje la 23-an de aprilo 1941 kondamnis 10 personojn al ĝismorta malsatigo, elektitaj de SS-anoj, revenĝe pro fuĝo de unu malliberulo - la unua mortis Marian Batko la 27-an de aprilo
-
Rudolf Höß antaŭ la ekzekuto -
Tuj antaŭ la ekzekuto -
Ekzekuto -
La pendumilo, tie estis pendumita Rudolf Höß, ĝis hodiaŭ ĝi estas en la ekstermejo en Aŭŝvico
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Rudolf Höß: Kommandant in Auschwitz, dtv, München 1963 (18. Auflage 2002), ISBN 3-423-30127-9
- Robert Merle: La morto estas mia profesio,
- Manfred Deselaers: Und hatten Sie nie Gewissensbisse?, ISBN 3-7462-1474-2
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- detala artikolo
- biografio Rudolf Höß[rompita ligilo]
- Modern History Sourcebook: Rudolf Hoess, Commandant of Auschwitz: Testimony at Nuremburg, 1946 Arkivigite je 2010-01-12 per la retarkivo Wayback Machine