Ruhi al-Ĥalidi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ruhi al-Ĥalidi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1864 (1864-01-01)
Morto 1-an de januaro 1913 (1913-01-01) (49-jara)
Mortokialo tifoida febro
Lingvoj araba lingvo
Ŝtataneco Otomana Imperio
Alma mater Universitato de Parizo
Okupo
Okupo politikisto
Information icon.svg
vdr

Ruhi al-Ĥalidi (1864–1913) estis verkisto, instruisto, aktivulo kaj politikisto en la Otomana Imperio inter la fino de la 19-a kaj la komenco de la 20-a jarcento. Li estis nevo de Juzef al-Ĥalidi, kiu estis urbestro de Jerusalemo el 1899 ĝis 1907.[1] En 1908, Li estis unu el tri delegitoj elektitaj por reprezenti Jerusalemon en la nova otomana registaro estrita de la Junaj Turkoj kaj poste iĝis la deputito por estro de la parlamento (1911).[2]

Lia familio estis de historia stirpo kaj ligita al la Ĥalidia Biblioteko de la Malnova Urbo de Jerusalemo. Li estis interesita pri la franca literaturo, studis en Parizo kaj estis konsulo en Bordozo de la Otomana Imperio. Li studis la hebrean kaj cionismon, kaj kontraŭis tion kiel minaco al la palestinanoj, sed ankaŭ kaj ĉefe al la Otomana Imperio, al kiu li estis tre ligita.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kasmieh, Khairieh. "Ruhi al-Khalidi, 1864-1913: A Symbol of the Cultural Movement in Palestine Towards the End of Ottoman Rule", 1992
  2. Palestina Akademia Societo por la Studo de Internaciaj Aferoj.